La 4a. Esperanta Renkontiĝo de Centro-Okcidenta Regiono de Brazilo (ERCOR) okazis inter la 3a kaj 5a de Julio, kun granda sukceso en la lasta semajnfino en la urbo Kampogrando en Sudmatogroso, Brazilo. Ĝi estis ĉefe organizita de la skipo de Kampogrando, estrita de niaj entuziasmaj samideanoj Godoi kaj Maria Garcia. Maria Garcia ĵus aperis en video-notico de Ĵurnalo OLiberdade, kie ŝi tre didaktike diskonigas la belajn motivojn por lerni Esperanton.
Multaj prelegoj kaj muzikoj estis prezentataj dum la evento. Niaj esperantistoj de tiu regiono sin preparas por akcepti la okazontan Brazilan Esperanto-Kongreson, en Januaro de 2017 en la urbo Sorriso (Matogroso, Brazilo).
En tiu evento, la grandaj batalantoj de nia brazila Esperanto-movado renkontas la novajn aktivulojn, kiuj daŭre antaŭenpuŝas nian laboron favore al la internacia lingvo.
Ankoraŭfoje, nia kara Amarilio, nia preskaŭ 90-jara aktoro, prezentis sian majstran teatran verkon "Tiradentes".
Niaj esperantistoj de la estonto ankaŭ ĉeestis kaj elmontris sian amon al Esperanto kaj nia kaŭzo por plidemokratia lingva komunikado tra la mondo. Inter ili, nia plej "juna" movadanino, longdata instruistino de Esperanto, Maria Garcia.
Comentários
Postar um comentário