Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de maio 1, 2014

Fwd: [ret-info] Helpu krei novan retejon por TEJO!

Helpu krei novan retejon por TEJO! Por solvi - kaj estonte eviti - plurajn ĝisnunajn problemojn, la estraro de TEJO decidis reformi kaj rekonstrui sian retejon, kaj petas vian helpan kontribuon. La nova retejo devas esti:  - alloga,  - facile superrigardebla,  - redaktebla de pluraj (nefakaj) personoj,  - havu kaj statikan kaj nestatikan parton:     - la statika parto (t.e. relative konstanta enhavo) estu plurlingva     - la nestatika (t.e. novaĵoj) estos baze nur en Esperanto. Kandidatiĝu antaŭ la 15-a de majo sendante retmesaĝon al novaretejo@tejo.org . La kandidatiĝoj estos traktitaj kiel eble plej rapide. La plej gravaj ecoj taksataj estos: - tempo en kiu estos realigita la retejo (bv. prezenti iun tempoplanon), - sperto de la kreanto (bv. prezenti ekzemplojn de via ĝisnuna laboro), - kosto de laboro (bv. ne inkluzivi kostojn de ŝablono, servilo ktp., sed nur laborkostojn). Dum sia lasta kunsido la estraro de TEJO laboris pri tiu temo kaj havas jam ...