Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de dezembro 8, 2012

Avo Frosto parolas Esperanton!

Avo Frosto vizitas la infanojn en Hungario la 6-an de decembro. Antaŭ semajno mia 4-jara filino estis "superstelo" en la infanĝardeno, kiam ŝi portis kaj fiere montradis la perpoŝte ricevitan veran leteron de Avo Frosto...  Sekvajare ni skribos al Avo Frosto en Esperanto, ni sukcesis ekscii lian ĝustan poŝtan adreson !! AVO FROSTO PAROLAS EN ESPERANTO! Avo Frosto havas plurajn nomojn, kiel ekz. Patro Kristnasko, Jul-Avo, Sankta Nikolao, Kristnaska Viro. Ĉe la jarfino li portadas donacon al infanoj, kaj antaŭ dek jaroj li lernis ankaŭ Esperanton ĉe la Esperanto-Societo Kebekia! Avo Frosto loĝas ĉe la Norda Poluso en Kanado. Kun ĝojo li ricevas manskribitajn leterojn de infanoj kaj junuloj, kaj volonte li respondas al ili en vera paper-kovertita letero en Esperanto! Tio certe ĝojigas ne nur infanojn de esperantlingvaj familioj, sed ankaŭ tiujn, kiuj lernas la lingvon en infanĝardenoj, lernejoj, aŭ en libertempo. Avo Frosto tre ŝatas l...