Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de outubro 16, 2013

Nova redaktoro por la revuo Esperanto - elektita

NOVA REDAKTORO POR LA REVUO "ESPERANTO" Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo "Esperanto" havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014. "Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro", komentas la prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. "Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero." Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidan...