Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de julho 28, 2014

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 549 2014-07-28 Enhavo: La vojo al kaj en Bonaero: Inaŭguro de la 99-a UK Gersi Alfredo Bays Nova Honora Membro de UEA LA VOJO AL KAJ EN BONAERO: INAŬGURO DE LA 99-A UK Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero , prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99-a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27-an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la argentina ĉefurbo Bonaero. Komence la prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis la ambasadoroj de Ukrainio kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Gazetara Grupo. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino. Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado kaj en...