Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 470 2012-09-06 BARBARA PIETRZAK ALVOKAS POR EFIKA INFORMADO Karaj Gekolegoj, Kvankam ankoraŭ freŝaj estas la rememoroj pri la pasintaj feriaj semajnoj kaj Esperanto-aranĝoj, la komenco de septembro signifas rekomencon de laboro kaj aktivado en niaj asocioj, kluboj kaj rondoj. Tiu laboro daŭris ankaŭ en la pasintaj monatoj, aparte lige kun la 125-jariĝo de Esperanto, pasinta la 26-an de julio. En diversaj lokoj estis organizitaj porokazaj eventoj; multaj esperantistoj tiuokaze estis intervjuitaj en publikaj radiaj kaj televidaj programoj. Espereble jarfine eblos legi raporton pri la tutjara esperantista engaĝiĝo. Eĉ se la tago pasis, la fakto de Esperanto funkcianta seninterrompe de pli ol 125 jaroj daŭre estas utiligebla en nia rekomenciĝanta laboro, precipe sur la informa kampo. En septembro jam tradicie kiel datojn aparte taŭgajn por la ekstera informado ni utiligas kaj rekomendas la Internacian Tagon de Paco (21.09) kaj la Eŭropan Tagon de Ling...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.