Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de abril 21, 2015

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] La Minasa Konspiro

  ​  "A Inconfidência Mineira foi a primeira tomada de consciência de que somos uma Nação e o primeiro movimento em prol de nossa Independência. Seu programa para dar-nos um Brasil livre e capaz de proporcionar melhores níveis de vida, de dignidade humana e de felicidade pessoal a todos nós." ​( Quadro colocado no átrio do túmulo dos Inconfidentes. Museu da Inconfidência - Ouro Preto) La Minasa Konspiro estis la unua alprenita konscio, ke ni estas nacio, kaj ĝi estis la unua movado por nia sendependeco. Ĝia programo, por doni al ni liberan Brazilon, estas kapabla provizi pli bonajn vivnivelojn, homaran dignon kaj personan feliĉecon al ĉiuj ni." (Enkadrigita ​​ Teksto ĉe la tombeja atrio de minasaj konspirantoj - Muzeo de Minasa Konspiro - Ouro Preto, Minaso, Brazilo)​ --  ​Kontribuo de Kelli (PMA).​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekst...

Elsendo de Pola Retradio

Afrika Rifuĝinto Laŭvica fragmento de la romano "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas aŭdebla en la 432a E-elsendo ĉe   www.pola-retradio.org . En la informa parto ni referencas al la drameca situacio en la sudo de Eŭropo pro lavange alvenantaj enmigrantoj kaj la problemo de la homkomerco. La temo el la pola gazeterao traktas la staton de la pola sanservo. En la scienca bulteno ni informas pri la ŝanĝiĝinta en Pollando drinkokulturo. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. En la elsendo pri blanka lumturo kantas Kajto, kaj temas pri ilia kanzono el la KD "Duope". Informis: Barbara Pietrzak -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko