Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de fevereiro 11, 2014

Ekzotika Esperanto-aranĝo: Piedmarŝo al la monto Ĉomolungma-Everest!

Ekzotika Esperanto-aranĝo: Piedmarŝo al la monto Ĉomolungma-Everest! Piedmarŝo al la monto Ĉomolungma-Everest estas nova projekto de la retejo "Vojagxo.info" – sporta vojaĝo al la  baza tendaro de la monto Everest – (nepale Sagarmatĥa, tibete Ĉomolungma) –  la plej alta monto en la mondo. Ĝi situas en la montaro Himalaja sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto. Laŭplane ni startos el Katmanduo komence de oktobro 2014 jaro. Ni buse veturos de Katmanduo al la  setlejo Jiri (Ĝiri), kaj poste piedmarŝos laŭ pado al vilaĝo Lukla, poste laŭ tradicia itinero de piedmarŝo al la baza tendaro preter vilaĝoj Namĉe Bazar, Tengboche, Dingboche ĝis najbara al Everesto monto Kala Patthar. Ĉi tie, apud baza tendaro de monto Ĉomolungma-Everest estas nia supra punkto de la  piedmarŝo. Post atingo de ĝi ni revenos laŭ sama itinero. Atentu, ke tiuj vojaĝantoj, kiuj ne volas plu piedmarŝi kelktagan parton de Lukla ĝis Jiri povas antaŭmendi flugon el Lukla ĝis Katmanduo. ...