La vintro Proksimiĝu, kunulino de mia vivo! Alproksimiĝu kaj ne permesu, ke la neĝaj spiroj disigu niajn korpojn. Sidiĝu apud mi ĉe jena fajrujo, ĉar la fajro estas bongusta frukto de la vintro. Raportu al mi la venontaĵoj de la jarcentoj, ĉar miaj oreloj estas lacigataj de la veado de la ventoj kaj la lamentado de la elementoj. Riglu la pordon kaj la fenestrojn, ĉar la aspekto de la kolerema ĉielvizaĝo malgajigas mian animon, kaj la rigardo de la urbo, - kuŝanta kvazaŭ nekonsolebla patrino - sub la neĝtavoloj, - sangigas mian koron. Enverŝu oleon en la lampon, ho kunulino de mia vivo!, ĉar ĝi preskaŭ estingiĝas, kaj metu ĝin apud vin por ke mi vidu tion, kion la nokton skribis sur via vizaĝo... Alportu la vinujon. Ni trinku kaj rememoru la tagojn de la vinberpremado. Alproksimiĝu! Proksimiĝu al mi, amantino de l'animo mia, ĉar la fajro estingiĝis kaj la cindro tutkovris ĝin... Brakumu min, ĉar la lampo jam senlumiĝis ...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.