Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de abril 25, 2014

EASP-kuriero 122

  Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 122      24/04/2014       Aprila kulturkunveno     Por la ĉi-monata kulturkunveno de EASP estas programitaj du aktivadoj: unu filmo-kunsido kaj unu diskutrondo. Paroliga filmo (de la 16a ĝis la 17a horo) La filmo-kunsido konsistos el spektado de retfilmeto kun posta esploro de la prezentita temo cele paroligi la spektantaron. Per tiu nova aktivado, pli alloga kaj amuze pens-instiga, oni anstataŭigas la iaman paroligan rondon celantan precipe kursanojn. Diskutrondo   (de la 17a ĝis la 18a horo) Por kio utilas laborplano? Per tiu kunveno oni proponas serion da diskutrondoj, ĉiun lastan sabaton de la monatoj aprilo, majo kaj junio, por aparte pritrakti la Strategian Laborplanon skizitan de UEA. Ĉu temas pri dokumento kun gvidlinioj nur por aktivuloj de UEA aŭ por ĉiaspecaj aktivuloj de la esperantista movado? Se la temo interesas vin, vi estas tre bonvena...