Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de julho 7, 2015

454ª Elsendo de Pola Retradio

http://esperanto.brazilo.org/archives/1403  La 27-a fragmento de "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 454-a elsendo ĉe la adreso:  www.pola-retradio.org . Nian komencan, informan parton malfermas informo rilatanta al la sekvoj de la dimanĉa referendumo en Greklando. Ni informas krome pri malkreskanta loĝantaro de polaj urboj, aliflanke pri kreskanta nombro de turistoj en Pollando. La sciencbultena temo rilatas al la protekta efiko de la muzikaŭskulto. Muzike akompanas nin hodiaŭ Andrzej Tomecki invitante al promeno tra la varsovia Malnourba Kvartalo. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Julio 7, 2015   |   Enretigita de   Barbara Pietrzak -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Elsendo de Radio Vatikana

Jesuo, prediko sur la monto 2015-07-05, dim Komentario: Marko 6:1-6 … Komencighis la vojagho de papo Francisko al Latinameriko; nova tvitera mesagho … Castelgandolfo: por la emerita papo Benedikto la 16a, la granda religia muziko ne povas malaperi; Belgio: nova tragedia kazo de eutanazio; Francio: jura debato pri infanoj naskitaj de anstatauaj patrinoj; Burundio: daure malfacila situacio pro disputo pri la valideco de balotadoj; Vieno: pli intensighis intertraktoj kun Irano pri ghia atoma programo. 2015-07-02, jhau Arigho de la ekumena movado Renovigho en la Sankta Spirito; nova tvitera mesagho: chesi ruinigi la ghardenon konfiditan al ni … Vatikanurbo: mesagho de la papa konsilio por pashtista agado che migrantoj por la septembra Monda Tago de Turismo – konferenco de NRO-oj: shanghu la planedon, prizorgu la personojn; Grekio: la estonteco de la lando estas ankorau suspendata; Libio: denova ... ​Legu pli ĉe... ​ Elsendo de Radio Vatikana http://esperanto.brazilo.org/archives/1400...