Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de janeiro 16, 2015

Malmultekosta logxeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto

​​ Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio Malmultekosta loĝeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto Moskvo estas belega, admirinda, suberba urbo, sed bedaŭrinde unu el la plej multekostaj lokoj en Eŭropo. Tamen danke al la ŝparkostaj flugoj hodiaŭ oni jam povas relative favorpreze veturi al ĝi, kaj ankaŭ la dorsosakaj turistoj povas trovi tranoktejon – ĉefe, se ili scipovas Esperanton. En la retlisto de IKEF ni legis la informon, ke rusa esperantisto malfermis mini-pansionon, transformita el loĝejo, kie ankaŭ eksterlandaj turistoj estas bonvenaj - eble kun nemulta komforto, sed kun vere malaltaj prezoj – laŭ la tieaj mezuroj. -------- Anatoli Gulidov < tung88@mail.ru > skribis: Saluton, geamikoj! Mi gratulas ĉiujn okaze de novjara festo, deziras en nova 2015 jaro sukcesojn en laboroj kaj feliĉon en vivo. Nun, antaŭ la novjaro ni malfermas mini-hotelon pretan por akcepti 24 gastojn. Tio okazas danke al kunlaboro de esperantistoj de du diversaj land...

Ho, ĉikanuloj!

Viro diris al sia amikino: - Mi scias manieron ekhavi libertagojn.... - Ho, kiel vi faros tion? – demandas la amikino. - Mi  vidigos vin - diris la viro. Tuj li supreniris per la muro kaj pendis  sin  de la plafono kapo-malsupren, kiel vespertoj interne de   kaverno. En tiu momento eniris la estro, kiu vidis la pendantan oficiston kaj demandis: - Vi estas   frenezulo? Kion vi faras tie? - Mi estas lampo....respondis la oficisto. - Hummmmm... mi opinias ke vi bezonas kelkajn libertagojn....Iru hejmen! Aŭdinte tio, la viro malsupreniris kaj iris rekte al la pordo. Lia amikino tuj lin sekvis... La estro tiris ŝin per la mano kaj demandis al ŝi:: -Kien  vi pensas iri? - Mi iros hejmen. Kiel mi povos labori sen lumo????? --  ​Kunlaboro de Roze.​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/16/2015 09...

Vizito al la fajrobrigado en San-Paŭlo

  Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 146      16/01/2015       Esperantistoj vizitas kazernon kaj lernejon de fajrobrigadistoj     La pasintan vendredon, alvenis en Sanpaŭlo la rusa esperantistino Tatjana Loskutova. Unuafoje ŝi vizitas la landon interalie por partopreni en la 50a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazos ĉi-monate en Rio. Ŝi laboras kiel lingvo-instruisto en la Ivanova Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio pri Ekstremaj Situacioj, en Rusujo. Atende al ŝia deziro konatiĝi kun iu brazila lernejo por formado de fajrobrigadistoj, estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kontaktis la esperantiston el Mogi das Cruzes, leŭtenanton Mauro Nepomuceno, kiu aranĝis du specialajn vizitojn por la alilanda gasto. La unua tuttaga vizito, al la 17a Kazerno de Fajrobrigadistoj en Mogi das Cruzes (portugale 17º GB), okazis la 10an de januaro 2015 - la pasintan sabaton. 15 geesperantisto...