Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de março 27, 2013

La cerbo forŝaltas nedeziratajn parolantojnLa cerbo forŝaltas nedeziratajn parolantojn

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio cerbo_forsxaltas.mp3 Listen on Posterous Kiam kunvenas multaj homoj la nivelo de bruo ofte estas alta. Sed se ankaŭ ĉiuj samtempe parolas, plej multaj homoj plej ofte ne havas problemon daŭrigi la konversacion kun la persono kiu troviĝas vidalvide. Esploristoj nun montris kiel la cerbo forŝaltas la mikson de bruoj en la proksima ĉirkaŭo. Estas mirinda fenomeno: Eĉ se multaj homoj en restoracio aŭ ĉe privata festo samtempe parolas, kutime eblas interparoli kun unu sola persono. Sciencistoj nun eltrovis kiel tio funkcias. La esploristoj sonigis al pacientoj kiuj suferis pri epilepsio parolatajn frazojn kaj mezuris la cerban elektran kurenton. En la aŭda centro, do la aŭda kortekso ankoraŭ ĉiuj bruimpulsoj alvenis. Tiu areo de la kortekso servas al la konsciiĝo kaj la prilaborado de akustikaj signaloj. La parolado kiun la aŭskultanto elektis estis krome pruvebla en cerbaj regionoj kiuj regas kompleksajn procezojn kiel ...