Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de dezembro 17, 2012

Lillo (Lille), kandidata urbo de la Unuiĝo Franca por Esperanto por akcepti la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en 2015

Tre bona novaĵo.  Lillo nia estonta gastiganto por 100a. Universala Kongreso (2015), post Argentino 2014. Lillo (Lille), kandidata urbo de la Unuiĝo Franca por Esperanto por akcepti la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en 2015. Post la Zamenhof-tago aperas la Facebook-paĝo de Lille2015: la franca kandidateco por akcepti en 2015 la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en la Bulonja regiono, t.e. en la origina regiono de la Universalaj Kongresoj. Subtenu la kandidatecon ŝatante la paĝon !--->: https://www.facebook.com/ lille2015     https://www.facebook.com/lille2015 -- Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Miaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko

Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando 13aj_z_tagoj.mp3 Listen on Posterous Ĵus mi revenis el Bjalistoko, kie mi estis por la unua fojo en mia vivo. Okazis tie la 13-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Mi havis tri kialojn viziti la lokon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto. Unue rigardi la urbon mem, due observi dumage la organizintojn de la aranĝo t.e. Bjalistokan Esperanto Societon kaj trie mi estis scivolema pri la rezultoj de literatura konkurso, por kiu mi skribis mian laboraĵon. Jen do mia iom supraĵa, resenta raporteto. Forveturante tien frumatene kune kun kelkaj lokaj esperantistoj kiel ĉiam en la lasta momento mi forlasis miajn ĉiutagajn okupojn dediĉinte la antaŭan vesperon por prepari min al la okhora vojaĝo per trajno. En sufiĉe oportuna vagono sidante grupe ni bonhumore pasigis la tempon,  observante tra la fenestroj belajn sunajn, vintrajn pejzaĝojn, de tempo al...