Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de junho 5, 2015

Trajna ŝtuparo

​ ​Du ebriuloj iras sur la fervojo, kiam unu el ili diras: - Tiu ŝtuparo neniam finiĝas...! Kaj la alia parolas: - Jes, sed pli malbone estas tiuj tr ​e  malaltaj man ​reloj ! ​ --  ​Kunlaboro de Roze (PMA)​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 6/05/2015 09:08:00 PM

Duolingo: Rezultoj post 6-taga lernado

Esperanto-lernado dum 6 tagoj per Duolingvo Aŭskultu la intervjuon  inter la esperantisto Chuck Smith, unu el la kreintoj por memlerna Esperanto-kurso  per la angla, kaj la lernantino Sheldolina, kiu ĵus finis la kurson de Esperanto post 6 tagoj uzante la  sistemon de Duolingo  . Laŭ la statistiko de  Duolingo , preskaŭ 22000 lernas Esperanton (2015.06.05). La rezultoj estas absolute impresaj kaj elstaraj en Esperanta historio. Tiu granda retlernejo ĉe Duolingvo, se daŭre vekados la intereson pri Esperanto tra la mondo en tioma grado, povos modifi komplete la estontan movadon de la lingvo internacia . Certe, ĝi pligrandigos la parolantaron de Esperanto, ĉefe alportante al ĝi interrete konektitajn homojn, precipe la junulojn. Ke ĝi sukcesu fari tion, por krei la kritan mason por puŝi Esperanton al plusa uzado tra la mondo. Granda paŝo! -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko