Tria bulteno 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo Ararakŭaro: 18 - 19 oktobro 2014 Emílio Vaz Cid (São Vicente/SP), multjara esperanta aktivulo kaj nuna estrarano de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), afable akceptis la inviton enkoduki la kongresan temon "Esperanto: peranto de aliaj konoj" kaj gvidi la postan debaton. Krom la ĉefprelego kaj debato, pliaj kvar prelegoj pliriĉigos la programon de la evento. Ilin prezentos Paulo Sergio Viana (Lorena/SP), Karina Oliveira (São Paulo/SP), Osmar da Silva Alves (São Paulo/SP) kaj Fábio Roberto Silva (Pouso Alegre/MG). Kadre de la tradicia programo disvolviĝos novtipa aranĝo kiu konsistos el 18 mallongaj viglaj paroladoj, dividitaj je tri sesioj: la unua parolado-sesio okazos sabaton matene; la dua, posttagmeze; kaj la tria, dimanĉon matene. Ĉiu paroladeto daŭros 8 minutojn. Akceptis la defion prezenti la novan programeron: Fernando Maia Jr. (Arac...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.