Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo niemeyer.mp3 Listen on Posterous La 5-an de decembro 2012 forpasis eminenta brazilano, post 104-jara fruktodona vivo. La tuta mondo sin klinas antaŭ lia genieco, kaj ni modeste aliĝas al la amaso da omaĝoj. Oscar Niemeyer estis grava homo en la moderna arkitekturo. Li kreis grandiozajn monumentojn, el kiuj plej konataj estas tiuj, kiuj staras en la brazila ĉefurbo, Brasília. Sed en pluraj lokoj ekster sia lando li lasis belajn heredaĵojn: li estis unu el la fakuloj, kiuj partoprenis en la konstruado de la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, en Usono; li projektis konstruaĵojn en Venezuelo, Francujo, Hispanujo, Alĝerio, Italujo. Krome, li profesoris en la usonaj universitatoj de Yale kaj Harvard. Kaj en Brazilo mem, staras multaj liaj artaĵoj, inter kiuj eble plej admirata estas preĝejo al Sankta Francisko el Asizo, en la ŝtato Minas Gerais. Niemeyer naskiĝis kaj morti...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.