Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 127 04/06/2014 Filmo-amuzo por lerno-uzo Pasintsabate, la 31an de majo, la filmo-klubo de EASP duafoje regalis la ĉeestantojn per spektado de mallonga filmo. Ĉi-foje la elektita filmo estis la 9-minuta animacio Pajerama , direktita de la brazilano Leonardo Cadaval en 2008. Pajerama en la tupia lingvo signifas estontan ŝamanon. Dum ordinara ĉasado en la arbaro, juna indiĝeno estas iom post iom sieĝata de strangaj okazaĵoj kondukantaj lin tra tempa-spaca spirhaltiga travivaĵo. La bildfilmo spekteblas en la retejo < portacurtas.org.br >. Filmoklubo ankaŭ en Lorena La sekvan tagon, la 1an de junio, la filmoklubo de EASP regalis ankaŭ la ĉeestantojn de la Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo, okazinta en la Kulturdomo de Lorena, per la animacia filmo La nigra kravato ( Le noeud cravate , en la franca), filmita de Jean-François Léves...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.