Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/750 En la 429-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo "Vizitinda Pollando" viziton sur la montopinto Sankta Kruco, de kiu deriviĝas la nomo de la tuta montoĉeno en la suda parto de la centra Pollando. La komenca kulturoniko alportas informojn pri omaĝa monero dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a kaj pri nova itinero en Hispanio Tereziana atendanta ankaŭ polojn. Antaŭ la kulturkroniko ni notas informe la 5-an datrevenon de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko, en kiu pereis 96 personoj. Nia E-informo rilatas al la aktivadoj de Hispana E-Federacio kadre de la Jaro M60 kaj ĝia kontakto kun Unesko-klubo en Madrido. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero, en kiu ni i.a. notas la 2-jariĝon de nia redakcia retejo kaj dankas al la martaj subtenantoj. Fragmente ni memorigas la kanton "Ne forgesu min" en la plenumo de Mélanie Prin. La porokaza kaj ...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.