Enreta Versio Malabono 9a E-Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo La kongresanoj ŝatis kaj ili revenos! Pro la favora akceptemo de plej multaj kongresanoj, la programero pri mallongaj prelegoj, lanĉita pasintjare en la kongreso de Araraquara, ripetiĝos ankaŭ ĉi-jare kadre de la 9a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazonta en Paranapiacaba de la 10a ĝis la 12a de oktobro. Apoge al la sugesto de kelkaj kongresanoj, la ĉi-jaraj prelegetoj daŭros 12 minutojn, do iom pli longe ol kiam ili estis lanĉitaj. Plia novaĵo tiurilate estas la starigo de konkurso per kiu la kongresanoj mem elektos la plej bonan prezentadon. Tiaj etaj prezentadoj starigas nekutiman defion por la prelegantoj: provi alloge paroli pri io interesa dum malmulte da tempo. Jam konfirmis sian ĉeeston en la sesio de mallongaj prelegoj: Alex Cesário, el Araraquara/SP; Ísis Okabe Piton kaj James Rezende ...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.