Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de março 21, 2013

Studu Esperanton en Usono — Study Esperanto in the USA!

[English below] Restas nur unu semajno por aliĝi al NASK je la malalta tarifo! La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo. Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan sesion, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso. La internacia teamo konsistos el István Ertl (Hungario), Derek Roff (Usono) kaj Lee Miller (Usono), kaj okazos tri kursniveloj. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn. Ĉi-jare, la ...