Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de abril 3, 2015

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/722 ​ En la 427-a E-elsendo ĉe   www.pola-retradio.org   ni proponas interparolon kun nia redakcia kolego Maciej Jaskot pri lia antaŭnelonga vizito en Italio en la rolo de tradukisto dum la serĉado de fontmaterialoj ligitaj kun papo Johano Paŭlo la 2-a. Komence post mallongaj aktualaĵoj sekvas kulturkronika informo ligita kun muzikaj eventoj de Sankta Semajno. E-komunuma informo kaj Leterkesto kompletigas la enhavon de la elsendo. La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko Novaĵoj. Interparolo estas aŭdebla aparte en la rubriko "Antaŭ la mikrofono". ​