Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de março 22, 2015

Fwd: [KURIOZA KAJ GAJA] Ŝarĝo por Du Azenoj

​ Foje la reĝo kaj ĉefkortegano iris ĉasi kun Afanti. Ĉar estis varmege, la du moŝtoj demetis vestaĵojn kaj ilin donis al Afanti, por ke li ilin portu surŝultre. Daŭrigante la iradon, Afanti ŝvitegis sub la ŝarĝo ​. ​ Tion vidinte, la reĝo ŝercis: "Ho, mia Afanti, vi estas tre kapabla. Via ŝarĝo pezas sufiĉe por unu azeno."  Aŭdinte kion la reĝo diris, Afanti indigniĝis kaj replikis kun trankvilo: "Ne, via moŝto, sur miaj ŝultroj estas ŝarĝo por du azenoj ! " --  Kontribuo de Roze (PMA).​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 3/22/2015 12:35:00 PM

Himalaja Renkontiĝo 2015

Himalaja Renkontiĝo 2015 - http://esperanto.brazilo.org/archives/583 ​ Sukcese Okazis 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo   La 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2015.  En ĝi partoprenis entute 41 esperantistoj,  kaj simila nombro nur parte. La partoprenantoj inkluzivas 11 personojn el Brazilo, 5 el Japanio, 3 el Belgio, 2 el Italio, Po 1 el Rumanio, Danio, Svislando, Bulgario, Svedio, Tajvano, kaj Nederlando;  ĉiuj aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara celo de la programo  estis konigi Nepalon pere de la lingvo, Esperanto.   NEspA , kun granda tumulto ekde ĝia ekzisto pasis 25 jarojn. Ni celebradas nun la arĝentan jubileon kun diversaj programeroj. Ĉi-jara programo komenciĝis per tiu ĉi historia 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj aperigo de la revuo "Montejo". Ni planas daŭrigi esperantajn agadojn dum la tuta jaro por festi jubileon. Continue lendo  Himalaja Renkontiĝo 2015 → ​