Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de abril 5, 2015

Entuziasmigi klerulojn por nia lingvo

Entuziasmigi klerulojn por nia lingvo - http://esperanto.brazilo.org/archives/696 ​ Se ni volas porti nian lingvon al novaj homoj, ni devas demandi nin kiel la lingvo povus servi al ili. Lerni novan lingvon – eĉ se temas pri la relative facila Esperanto – ja signifas multe da dediĉo por tiu afero. Do ni devas pripensi per kiuj argumentoj ni povas logi homojn al lingvokurso aŭ simila aranĝo. Kiun utilon havos la kono kaj scipovo de la lingvo por certa homo? Ni ja scias ke Esperanto en la hodiaŭaj cirkonstancoj ne povas doni la saman utilon ol aliaj lingvoj, ĉar estas nur malmultaj parolantoj. Sed troviĝas almenaŭ parolantoj de la lingvo en la tuta mondo kaj tiu tutmondeco ja… Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe …   Esperanta Retradio ​

Rakonto el Pasko

Rakonto el Pasko - http://esperanto.brazilo.org/archives/724 ​ Iam estis viro, kiu diferenciĝis inter la aliaj. Liaj vortoj portis tiel grandan revolucion, ke ĝis hodiaŭ ni vidas lian resonadon en niaj vivoj kaj en la socio. Tiu homo estis persekutita, arestita kaj mortigita pro io, kion li kredis. Post li resurektis por pruvi tion, kion li predikis. Tiu historio, kvankam konata kaj celebrata ĉiujare povas esti uzata en nia ĉiutaga vivo. Ĉiumomente, ni estas sub provoj, testataj, persekutataj kaj kelkfoje eĉ "mortigataj", sed malmultaj klopodas leviĝi kaj konkeri sian propran resurekton, personan aŭ profesian. Pensu tion. Ĉu ne estas horo por resurekti? Feliĉan resurekton, feliĉan paskon. Luis Alves El   www.frasesdepascoa.com.br ​