Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de dezembro 26, 2013

Esperanto - Libere gustumebla

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 529 2013-12-26 FREŜA REVUO "ESPERANTO" LIBERE GUSTUMEBLA La unua numero de la revuo Esperanto redaktita de Fabrício Valle estas nun presata kaj atingos la abonantojn en papera formo en januaro. La redaktoran ŝanĝon akompanas granda ŝanĝo de la grafika aspekto, sed ankaŭ enhave la redaktoro celis fari la oficialan organon de UEA vigla kaj leg-invita. Kvankam temas pri la unua numero de la jaro 2014, Valle nomas ĝin sia "nula" numero, kiu estas ankoraŭ iel eksperimenta kaj eble ne libera de malglataĵoj. Li pensas, ke necesos ses numeroj, ĝis la revuo firme trovos sian vojon enhave kaj aspekte. Same kiel jam ekde la jaro 2004, post la enpresejigo la nova numero fariĝis legebla en la reta Jarlibro por la individuaj membroj de UEA, kiuj registriĝis kiel uzantoj de tiu servo. Por ke ĉiu ajn esperantisto povu konatiĝi kun la plursence freŝa revuo, la januara numero tamen estas libere elŝutebla ĉe la retej...