Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de junho 25, 2014

Julia-Augusta revuo Esperanto en UEA.ORG

​ ​ ​​ Estimataj abonantoj de la revuo Esperanto, En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto. Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon http://reto.uea.org (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi). La enhavlisto de la julia-aŭgusta kajero: 147 ... Malferme: Mark Fettes sobre kaj objektive prezentas kelkajn konsiderojn pri la raporto pri la agado de UEA en 2013 kaj pri la unujariĝo de sia mandato. 149 ... Unua Alineo: Ĉu UK povas esti deficita – La 9-a Movada Foiro – Kampanjo por novaj T-ĉemizoj. 150 ... Kalendaro: Eventoj de septembro ĝis inkl. novembro 2014 152 ... Dek Demandoj: Kirill Ŝvedov estas granda viziulo kaj per simpla iniciato liveras al la esperantistoj tre interesajn videojn kun subtekstoj en Esperanto. Li rakontas pri siaj laboro kaj ideoj. 154 ... Kalejdoskopo: Preskaŭ artikoleto, granda noto prezentas la Pupekspozicion en Japanio, sub la iniciato de Etsuo Miyoshi. 1...