Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de outubro 22, 2012

Barra Mansa okazigis unu plian renkonton en la Paraiba Valo

La 21-an de oktobro 2012 okazis en la urbo Barra Mansa unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo, ĉe la institucio Grêmio Barramansense de Letras, kiu de longe apogas la movadon. Akceptis la 24 partoprenantojn (el 8 urboj) la loka aktivulo Sílvio Bruno, kiu salutis kaj anoncis sian intencon enkonduki Esperanton en la agadon ĉe Kooperativoj, ĉar li profesie laboras en tiu medio.  Post la ceteraj salutoj, oni transdonis la gvidadon al S-ro Vicente Werneck. Sekvis unuhora vigla diskutado pri proponoj por disvastigado de Esperanto en ĉi tiu regiono, sub gvido de Paulo S. Viana. La interesiĝo pri tiu temo estis tiel vigla, ke oni decidis interkonsenti unu specialan, apartan renkonton en la monato aprilo 2012, en Barra Mansa, por diskuti kaj plani agadojn rilate al disvastigado. Oni interŝanĝis proponojn ankaŭ por modernigo kaj plivigligo de niaj regionaj renkontoj. Poste, Givanildo Costa, prezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, informis pri agado en Ri...