Viro eniras en dorlotbesta n vendejo n por aĉeti papagon, kaj vidas tri belajn birdojn, tute similajn, kaj demandas pri iliaj prezoj: - Tiu, kiu estas maldekstre, kostas 500. Respondas la vendisto. - Ve! Tiel multekosta! Kial? - Ĝi ja estas vere speciala papago, ĉar ĝi scipovas uzi komputilojn. - Mm... Kaj ĉi tiu, en la dekstra flanko? - 1000 estas taŭga kiel kontraŭpago por tiu besto. - Terure! Kial ĝi estas tiom altapreza? - Ĉar ĝi parolas la anglan, la francan kaj iom de la germana, krom uzi komputilon. - Kompreneble... Kaj tiu, kiu estas en la mezo de la sidstango? - Vi povos aĉeti ĝin, sed la kvanto por ĉi tiu papago estas 5000. - Fi!! Pri kio ĝi kapablas?! - Verdire, mi ne scias - respondas la vendisto - Mi neniam perceptis la kapablojn, kiujn ĝi havas. Mi pensas, ke li kapablas fari nenion, sed la aliaj nomas ĝin estro. -- Kontribuo de Carlos Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.