Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 111 08/12/2013 Jarfina aranĝo Esperanto-Asocio de San-Paŭlo invitas asocianojn, amikojn kaj simpatiantojn de Esperanto kunfesti la Zamenhofan Tagon, kiu okazos la 14an de decembro, ekde la 15h, en la sidejo mem de EASP. Per tiu tradicia jarfina aranĝo, omaĝe al la naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto, d-ro L. L. Zamenhof, la Asocio fermos sian kalendaron de aktivadoj. La programo konsistos el: Retrorigardo, kun projekciado sur murekrano, de plej gravaj esperantaj okazintaĵoj, enlande kaj alilande; Parolado de Paŭlo Sergio Viana pri kiel verki laŭ zamenhofa stilo; Aŭkcio de interesaj uzitaj libroj; Kunfratiga kaj adiaŭa lunĉo. Dum la tuta aranĝo funkcios la librovendejo kun kelkaj novaj titoloj kaj allogaj esperantaĵoj, inter kiuj T-ĉemizo kaj kruĉeto, speciale preparitaj por la evento. Paralele funkcios ankaŭ la jam tradicia...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.