Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de junho 4, 2015

Interesa Raporto pri Esperanto

Tamen la reto ne nur profitigis esperanton. Kvankam ĝi proponas lokon, kie esperantistoj povas renkonti sin reciproke sen devo vojaĝi al konferencoj aŭ lokaj klubkunvenoj, kelkaj esperantistoj kredas, ke ĝuste tiuj fizikaj kunvenoj kunligis la komunumon. La Esperanto-Societo de Nov-Jorko havas 214 membrojn en Facebook, sed nur ok el ili alvenis al la kunveno. Aliflanke la moviĝo al la reto ĝis nun estas neorganizita; oni estigis mesaĝejojn, poŝtlistojn kaj disajn blogojn. La retejo Lernu! […] estas la centro de esperanto en la reto kaj havas retajn kursojn kaj aktivan forumon. Sed ĝi ne progresis el la estetiko de TTT 1.0, kaj la forumo allogas trolojn, kio estas flankrezulto de la esperanta kulturo de akcepto de preskaŭ ia ajn konversacio kondiĉe, ke oni faru ĝin per — aŭ eĉ flanke pri — esperanto. Sed oni povas esperi, ke la reto povas doni al la lingvo novan vivon. Vikipedio kaj ties 215 000 paĝoj estis la unua paŝo, kaj hieraŭ esperanto alvenis al Duolingo, virtuala lernoprogramo, ...

Elsendoj de Radio Vatikana,

---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-06-01 21:10 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana, Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-05-31, dim Komentario: Mateo 28:16-20 ... La Sanktega Triunuo, festo kiu instigas akcepti la belecon de la evangelio; invito partopreni la liturgion de la Sankta Korpo kaj Sango de Kristo ... Trajno de la Infanoj: Estu geknaboj kapablaj flugi liberaj per la helpo de Jesuo; la nivelon de progeso de  civilizacio oni mezuras per la kapablo gardi la vivon; renkonto kun grave malsanaj infanoj; nova tvitera mesagho ... La Monda Tago sen Tabako: statistiko; Usono: Vashingtono forstrekis Kubon de la listo de subtenantoj de terorismo. 2015-05-28, jhau Estas kristanoj kiuj malproksimigas la homojn de Jesuo; audiencoj kun la episkopoj de la Dominika Respubliko, kaj kun la prezidanto de Kroatio, s-ino Kolinda Grabar-Kit...