En la 425-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĉi-semajne ni proponas laŭvican legendon ligitan kun Varsovio, pri terura Bazyliszek, kies rigardo ŝtonigadis homojn. Komence en nia kulturkroniko ni informas pri la 2-a Festivalo de la Pasiona Muziko en Szcecin (la nordokcidenta Pollando), pri ekspozicio kaj aŭkcio de i.a. paskaj ovoj en Lodzo kaj pri la Paskolunda tradicio de pilgrimoj al Emaus nur por viroj. Muzike ni akompanas la informojn per fragmentoj de la Pasiona Lamentado, kiu en la varsovia preĝejo de Sankta Kruco estas praktikata dum Karesmo ekde 1704-a jaro. La E-komunumaj informoj rilatas al la nuna stato de UEA-membraro kaj la 15-a Printempa Renkontiĝo en Hanojo. La kulturkronikaj informoj kaj la legendo pri Bazyliszek estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. http://esperanto.brazilo.org/archives/650
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.