( Voĉo de la Papo ) «Veritas de terra orta est!» - «Vero elkreskis el la tero!» (Psa 85,12). Karaj fratoj kaj fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo, bonan Kristnaskon al vi ĉiuj kaj al viaj familioj! Mian kristnaskan bondeziron, en ĉi tiu Jaro de la kredo, mi esprimas per ĉi tiuj vortoj, ĉerpitaj el Psalmo: «Vero elkreskis el la tero». En la teksto de la Psalmo, reale, ni ilin trovas je futuro: «Vero elkreskos el la tero»: ĝi estas anonco, promeso, akompanata de aliaj esprimoj, kiuj en sia tuto sonas ĉi tiel: «Bono kaj vero renkontiĝos, justeco kaj paco sin kisos. Vero elkreskos el la tero, kaj justeco rigardos el la ĉielo. Certe, la Eternulo donos sian bonon, kaj nia tero donos siajn produktojn. justeco iros antaŭ Li kaj faros vojon por Liaj paŝoj. (Psa 85,11-14). Hodiaŭ ĉi tiu profeteca vorto plenumiĝis! En Jesuo, naskita en Betlehemo de Virgulino Maria, reale amo kaj vero renkontiĝis, justeco kaj paco sin kisis; vero elkreskis el la tero kaj justeco rigardis el la ĉiel...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.