La enhavlisto de la septembra kajero: 171 ... Malferme: Fabrício Valle anoncas la malfermon de la Jaro "Montevideo 60" kaj invitas la esperantistaron pripensi diversajn aspektojn pri la unua rezolucio de Unesko pri Esperanto sub diversaj perspektivoj. 173 ... Unua Alineo: Vere interesaj ideoj pri la daŭripova evoluo en la informado pri Esperanto. 174 ... Dek Demandoj: Mark Fettes parolas pri niaj universalaj kongresoj. En Bonaero li malfermis sian unuan UK-on kiel prezidanto de UEA. 176 ... ILEI-Konferenco: La ILEI-Konferenco en Montevideo montris ian specialan viglon kaj iom redonis la etoson de 1954, kiam Unesko aprobis la unuan rezolucion pri Esperanto. 178 ... Kalejdoskopo: Preskaŭ ekskluzive pri kelkaj okazaĵoj el Bonaero, ĉefe asigno de premioj. 180 ... La UK en Bonaero: Jen plia forlaso de la tradicio: la UK estas pritraktata sub tute ne atendita maniero, dank' al la fakto, ke ĉio kio okazis en Bonaero ne plu estas nova...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.