En la 483-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni interparolas kun d-rino Ilona Kouthny (ricevinta nunjare pro sia plurjara kleriga laboro Diplomon pro Elstara E-Agado) pri la finiĝinta en Poznano aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj. Komence en niaj aktualaĵoj ni informas pri la lastlunda parolado de la pola prezidento en UNo-sidejo en Novjorko. Ni donas la atenton al la impostaj deliktoj de grandaj konzernoj kaj holdingoj en la uniaj landoj – baze de speciala raporto de Eŭropa Komisiono. Nia scienbultena temo rilatas al esploroj pri la flarsenso kaj spaca orientiĝo. Ni prezentas krome la rezultojn de la 2-a Muzika Konkurso de „Kontakto" ( http://kontakto.tejo.org/2015/07/vocdonu-por-la-2-muzikakonkurso ) fragmente citante el la laŭreato de la 1-a premio, la kanzono „La Princino" de Martin kaj Talpoj. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Same la sciencbultena temo estas samtempe aŭdebla kaj legebla en rilata rubriko de ...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.