Unua bulteno 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo Ararakŭaro: 18 - 19 oktobro 2014 Sukcesa estas la plej ĝusta vorto por resumi la kunsidon kiu okazis la pasintan monaton en la sidejo de la Sociala Komerca Servo (SESC). En la kunsido partoprenis kelkaj administrantoj kaj funkciuloj de SESC en Ararakaŭro, tri estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj kvin anoj de Ararakŭara E-Klubo. Post ĉirkaŭ 30-minuta kunsido, venis la ĝojiga konfirmo: la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo ricevos de la administrantaro de SESC plej grandan apogon rilate la uzadon de aparataro kaj prunton de ĝia teatrejo, por la prelegoj kaj artaj aranĝoj, kaj de unu ĉambro, por kurso kaj ludaj aktivadoj. Ni gratulas la lokajn organizantojn pro la antaŭaj kontaktoj kaj preparlaboroj cele al la sukceso de tiu laborkunsido. Kongresa Temo: Multaj homoj ĉiujar...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.