450ª ELSENDO EL POLA RETRADIO LA 24aN DE JUNIO, 2015 Ĉu komputiloj anstataŭigos homojn? La 26-a fragmento de la romano "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 450-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org . Krome ni memorigas la polan ensemblon "Niaj bardoj", kiu en sia repertuaro havis ankaŭ poezion de Julio Baghy. Komence ni informas pri la finiĝinta konkurso "Galicja Vitis" kaj el la pola gazetaro aŭdiĝas informo pri la valoro de hejma. La sciencbultena temo koncernas la demandon, ĉu komputiloj anstataŭigos homojn? La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Informis: Barbara Pietrzak -- Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.