Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de janeiro 19, 2015

La 100a UK en Lilo, Francio - Sukcesa Aliĝo!

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 566 2015-01-19 JAM 1570 ALIĜIS AL LA 100-A UK La aliĝado al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en la franca urbo Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) evoluas ŝtorme. Ĝis la 19-a de januaro estis registritaj 1570 aliĝintoj el 66 landoj. Duonan jaron antaŭ sia komenco la jubilea UK estas jam klare pli granda ol la lastaj kvin UK-oj kaj en la historia statistiko ĝi lasas sub si jam 41 kongresojn. La nombro kreskas ĉiutage kaj verŝajne ankoraŭ en januaro la 100-a UK superos la definitivan nombron de pli ol 50 kongresoj. Kun 464 aliĝintoj la kongreslando Francio okupas senrivale la unuan lokon en la provizora statistiko. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Germanio (130) kaj Japanio (104). Ĝis la UK al la "klubo de 100" antaŭvideble aldoniĝos ankaŭ Belgio kaj Pollando (po 68), Brazilo kaj Nederlando (po 63), Italio (44) kaj Britio (40). Aliaj pintaj landoj meze de januaro estas Hispanio (39), Korea Respubliko (35), Svisl...