Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de fevereiro 3, 2014

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 533 2014-02-03 KVAR PRELEGOJ EN LA 40-A MALFERMA TAGO LA 10-AN DE MAJO La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al la MalfermaTago , kiu okazos jam por la 40-a fojo sabaton, la 10-an de majo . La unua Malferma Tago de la CO estis en novembro 1994 kaj ekde tiam tiu ĉi ŝatata aranĝo okazis dufoje en ĉiu jaro. Kun kvar prelegoj la programo estos pli ampleksa ol kutime. Sub la titolo Interlingvistiko - ĉu nur intelekta ludaĵo? , Detlev Blanke prezentos scienc-stragiajn konsiderojn kaj kelkajn germanajn spertojn tiurilate. En sia prelego La gramatika domo de Esperanto Wim Jansen uzos la domon kaj ĝiajn konstru-aspektojn kiel metaforon por prezenti trajtojn de la Esperanta gramatiko el la vidpunkto de la funkcia gramatiko. Lige kun la 90-a datreveno de la verkistino Marjorie Boulton , tri tagojn pli frue, Humphrey Tonkin parolos pri ŝi kaj ŝia verkaro. Fine, sub la titolo Nefertito kaj Eĥnatono - drameca e...