Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de dezembro 16, 2014

Mi nomiĝas Esperanto

I am, en la okdekaj jaroj, mi konis homon, kiu nomiĝas Esperanto. Mi estis parkumanta mian aŭtomobilon, kaj tiam mi perceptis, ke iu taksio haltis proksimume de mia veturilo. El ĝi eliris ŝoforo, kiu sin direktis al mi. Estis vintre kaj la loko estis iom mallume. Mi timis, sed la homo tuj trankviligis min, dirante, ke li ne estas rabisto kaj li tuj demandis al mi: - Ĉu vi nomiĝas Esperanto? Kaj mi kompreneble respondis: - Tute ne!!! Mi estas instruisto de Esperanto! Kial vi demandas tion al mi? Kaj li respondis: - Ĉar mi mem nomiĝas Esperanto! - Ĉu vere???? - mi demandis. Kaj li prenis sian identigilon kaj montris al mi. Kaj tie estis skribite: Esperanto Noblat Jr., filo de Esperanto Noblat. Mi demandis: - Ĉu vi estas esperantisto? - Ne! (Fakte li estis simpla homo kaj tutcerte ne interesiĝas pri  lernado de lingvoj).- Sed, kial vi nomiĝas Esperanto?, mi demandis kaj li aldonis: - Mia avo elektis tiun nomonpor mia patro kaj li ŝatis ĝin kaj ankaŭ nomis min Esperanto. Mi decidis paroli ...