Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de fevereiro 13, 2015

EASP-kuriero 147

  Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 147      12/02/2015       BEL-Konferencoj reaktiviĝas     Post kvarjara halto, Brazila Esperanto-Ligo (BEL) freŝdate anoncis la reaktivigon de sia kleriga aranĝo, kiu ĉi-jare okazos en la urbo Juiz de Fora/MG, inter la tagoj 3a kaj 4a de aprilo. Malkiel kongreso, BEL-Konferencoj konsistas el prelegaro kaj diskutado pri ĝeneralaj temoj, kun kleriga celo. Laŭ la ĉeforganizanto, Paulo Sergio Viana, la aranĝo estos "senpaga, neformala, malfermita". Krome la ĉeestantoj ricevos senkoste kajeron kun la prelego-resumoj. La urbo Lorena/SP gastigis la unuan eldonon de BEL-Konferencoj, en 2008. Sekvajare ĝi okazis en Bandeira do Sul/MG, kaj lastafoje en Piracicaba/SP. Por inaŭguri la novan konferenco-ciklon, estis invititaj jenaj prelegistoj: Nazaré Laroca, Guilherme Jardim, Túlio Flores, Alfredo Aragón, Karina Oliveira, Ivan Colling, Fernando Pita, Paulo Nascentes...