Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio
WINDOWS KAJ ESPERANTO - helpu!
Mia entrepreno (Allsprachendienst Esperanto GmbH) submetis al Microsoft proponon por enkonduko de Esperanto-subteno por la programoj Windows kaj Office, kaj mi petas nun, ke multaj uzantoj subtenu mian proponon, tiel ke Microsoft konsideru la aferon serioze.
Subtenu la proponon ĉe: http://office.uservoice.com/forums/285186-general/suggestions/7186982-esperanto-support-for-orthography-and-grammar-for
Bonvolu favore voĉdoni por la propono, ŝatigi la proponon, kaj samtempe bonvolu plivastigi mian supran mesaĝon al viaj esperantistaj konatoj.
Amike
Dietrich Michael Weidmann
didi@esperanto.ch
------
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu
Comentários
Postar um comentário