Pular para o conteúdo principal

TEJO-aktuale, numero 390, 2014-09-07


tejo aktuale

Numero 390, 2014-09-07


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


[TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO)] REZULTOJ DE LA 1-A MUZIKA KONKURSO DE KONTAKTO

La Perdita Generacio kaj Barok' estas la grandaj gainintoj en la 1ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. La sveda grupo LPG, kun la kanto "Ĉu vi kontentas" ricevis la unuan lokon en la voĉdonado de la ĵurio kaj ankaŭ en la premio de publiko. La brazila metalmuzika projekto Barok' ricevas la duan lokon en la ĵurio kun la kanto "La plej bona ĉasisto".

Por la konkurso "Kanto de la Jaro" alvenis entute 16 konkursaĵoj, kiuj estis alŝultitaj por publika aŭskultado en la retejo SoundCloud (https://soundcloud.com/revuo–kontakto/). La kantoj estis aŭskultitaj 5.694 fojojn. Por la premio de la pubiko venis 183 validaj voĉdonoj. La planita konkurso "Albumo de la Jaro" ne estis alĵuĝita pro malmultaj alvenintaj konkursaĵoj.

La 1ª Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo en UEA kaj disvastiga helpo de Vinilkosmo/EUROKKA. Ĝi naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011. Jam estas diskutoj kaj proponoj plibonigi la konkurson por la sekva jaro!

Fonto: http://kontakto.tejo.org/2014/08/rezultoj-de-la-1-muzika-konkurso-de.html

[TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO)] ĈU VI LERNAS ESPERANTON AŬ LA ĈINAN?

Lastatempe mi estas ege okupata, sed feliĉa. Mi realigantas revon mian: perfekta kombino de komputilo kaj instruado: mi kreas retan lingvokurson por la ĉina, kiu baziĝas sur modernaj ideoj de artefarita inteligento kaj instruadoscienco. Tiu-ĉi lingvokurso estas malsama por ĉiu uzanto. Ĝi adaptiĝas al ĉies bezonoj. Kaj nun mi montras ĝin al publiko por la unua fojo: http://igg.me/at/chinese.

Eble ne tiom interesas vin lingvokurso por la ĉina. Sed ekzistas alia bonega novaĵo: brita Esperanto-fondaĵo pagos al mi por adapti la kurson al Esperanto. Ene de nur kelkaj monatoj, ekestos do revolucio en la interreta instruado de Esperanto.

Mi skribas al vi por peti vian helpon. Por krei kiel eble plej bonan retkurson, kaj por la ĉina kaj por Esperanto (ĉar ili uzos ja la saman kodobazon), mi hodiaŭ lanĉis publikfinancadan kampanjon. Por ekhavi multe da atento en la amasmedioj, ege gravas, ke multaj homoj subtenu la kampanjon aŭ parolu pri ĝi dum la unuaj tagoj. Pro tio, bonvolu iri al http://learnyu.com/share kaj klaki sur la du ligiloj por disvastigi la informojn pri la retkurso. Kaj se ne estas tro multe por peti, ĉu vi poste iros al la kampanja paĝo por donaci $1? Por ekhavi intereson de la amasmedioj, gravas ĉefe la kvanto de subtenantoj, ne la grandeco de la donacoj, do eĉ $1 estus ege utila.

Dankegon pro via subteno. Mi promesas, ke mi kreos la plej bonan imageblan Esperanto-kurson.

Amike, Judith

FARIĜU NOVA VOLONTULO DE E@I! JAM EKDE OKTOBRO!

Fariĝu nova volontulo de E@I! Jam ekde oktobro - ni daŭre serĉas 2 personojn! Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus pasigi 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de SES kaj KAEST), nepre kontaktu nin! Jam ekde oktobro ni havas lokon por 4 novaj volontuloj (de tio jam estis elektitaj du - po unu el Svedio kaj Pollando). Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn! Pli da detaloj troveblas en la pasintjara artikolo: http://blogo.ikso.net/2013/07/farigu-ei-volontulo-jam-ekde-septembro/ (se vi havus demandojn, skribu al "info ĉe ikso.net" aŭ en FB).

PARTOPRENALVOKO POR LA 50-A BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO!, RIO DE JANEIRO, BRAZILO

Por partopreni sendu vian proponon (prezenton, prelegon, kurseton) al la retadreso magisterpita ĉe gmail.com ĝis la 30a de oktobro kun la sekvaj informoj:

- Via nomo kaj mallonga resumo pri via esperantista vivo (maksimume 50 vortoj)

- Titolo de la aktivaĵo

- Resumo de la proponita aktivaĵo

- Okazigeblecoj (kiujn tagojn vi partoprenos BKE kaj la plej bonan tago-parton, por ke ni povu plej bone aranĝi ĉies horaron)

Legu pli: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10204197370713016&set=gm.769967516383130&type=1

KKPS - KLAĈKUNVENO POSTSOMERA 2014, WIJK AAN ZEE, NETHERLANDO, 7A ĜIS 9A DE NOVEMBRO 2014

De la 7-a ĝis la 9-a de novembro 2014, en domo ĉe la maro, okazos la sekva KKPS. La loko estas Kvartalo-ĉe-Maro, nordokcidente de Amsterdamo. Ĉi-jare estos pli luksaj ĉambroj, pliaj eblecoj por memzorgi, pli bela ĉirkaŭajo kaj pli multaj kursoj pro kunlaboro kun la studsemajnfino de Esperanto Nederland kaj la Grundvig-seminario. Legu pli kaj aliĝu per la subaj ligiloj. Ĝis novembro! Legu pli: http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/

14A KAFOKLAĈO KAJ LUDOJ DUM RENKONTIĜO SEMAJNFINA (KOKOLORES) LA RENKONTIĜO POR LUDEMULOJ, SCHWERTE, GERMANIO, 2A ĜIS 5A DE OKTOBRO 2014

Se vi ŝatas ludi, babili, renkonti homojn kaj viziti interesan parton de la Ruhr-regiono, germane „Ruhrgebiet", venu al KoKoLoRES en Schwerte .

Kompreneble ni havos multajn ludojn, kafon, kukon & klaĉon. Ĉu vi havas ludojn, muzikon, (lum)bildojn ktp, kiujn vi ŝatas prezenti? Ne hezitu kunporti ilin!

Alveno ĵaŭde, la 2-an de oktobro, ekde la 17-a horo. Ni restos ĝis posttagmeze dimanĉe, la 5-an de oktobro. La 3-an de oktobro estas nacia festotago en Germanio. Legu pli: http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

PREZENTADO DE ESPERANTO KAJ DE LA KURSOJ 2014-2015, PARIZO, FRANCIO, 27A DE SEPTEMBRO 2014

Sabaton, la 27an de septembro je la 15h00, okazos la prezentado de Esperanto kaj de la kursoj 2014-2015 en la sidejo de SAT-Amikaro. Legu pli: https://www.facebook.com/events/337211696454811/?ref=3&ref_newsfeed_story_type=regular

11A RATA RENDEVUO, RINTELN, GERMANIO, LA 11AN DE OKTOBRO 2014

La "Ratkaptista Bando" kore invitas al la 11a Rata Rendevuo en Rinteln, sabaton, la 11an de oktobro 2014:

- ekde la 9a: renkontiĝo por frualvenantoj en la glaciaĵkafejo "Rialto", Marktplatz 5, por trinki kafon;

- 10a-12a: renkontiĝo ĉe la noktogardista monumento sur la foira placo, komenco de la ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Rinteln kaj la muzeo "Eulenburg" ("Strigokastelo"), Klosterstr. 21

- poste ĉirkaŭ la 12a 15: tagmanĝo en la restoracio "Grammophon", Mühlenstr. 15, kun elrigardo al la Vezero, kaj jarĉefkunveno de EMAS (Esperanto Malsupra Saksio) ekde la 13a horo

- 14a 30-16a 30: ĉiĉeronado tra la entrepreno, inkluzive de gustumado de la produktoj kaj amuza aĉetebleco ĉe la firmao Schwarze & Schlichte, Dankerser Str. 24, (certe vi konas kelkajn de la brandoj kaj likvoroj, kiuj estas produktitaj kaj enboteligitaj ĉi-tie ;-) )

- poste laŭ interkonsento agrabla kunestado en kafejo

Kostoj: kombinita ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro kaj la muzeo "Eulenburg", ĉiĉeronado tra la entrepreno Schwarze & Schlichte inkluzive de gustumado de la produktoj: 12,00 €;

manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (glaciaĵejo, restoracio) ĉiu mem pagas; Aliĝu kaj ĝiru la kotizon bonvole plejeble ĝis la 10-a de septembro: Doodle-listo: http://doodle.com/rffitsfwsvbs8w2b

Bonvolu ĝiri la kotizon de 12,00 € por la ĉiĉeronadoj kaj por la vizito de la entrepreno ĝis la 10-a de septembro 2014 al la konto de la "Esperanto-Gruppe Hameln" ĉe la Sparkasse Weserbergland, IBAN: DE87254501100160118618, BIC: NOLADE21SWB

Legu pli: https://www.facebook.com/events/1444752545814595/?ref=2&ref_dashboard_filter=upcoming

[ESPERANTIC.ORG] ESF-PREMIO REKONAS ELSTARAJN LINGVOLERNAJN TEKNOLOGIOJN

Inter la celoj de ESF estas la subteno de lingva edukado, aparte en interlingvaj kaj interkulturaj kuntekstoj. En 2003 ESF iniciatis kunlaboron kun CALICO (Computer-Assisted Language Instruction Consortium - Komputil-Bazita Lingvoinstrua Konsorcio) por rekoni elstarajn senpagajn interret-bazitajn lingvolernajn/lingvoinstruajn ilojn. CALICO estas unu el la plej grandaj organizaĵoj en la mondo kiuj okupiĝas pri la uzo de diversspecaj teknologioj por antaŭenigi kaj plibonigi lingvolernadon.

Ĉi tiu kunlaboro kondukis al la kreo de ĉiujara premio, kunsponsorata de CALICO, lernu!, kaj ESF, nomata la premio (Esperanta) "Aliro al lingvo-edukado" (ALE). Unuafoje prezentita en 2004, la ALE-premio estas prezentata ĉiujare al retejo kiu ekzemplas nian komunan celon antaŭenigi vastan aliron al efika lingvolernado. De tempo al tempo, oni prezentas Fokus-Premiojn al aliaj retejoj kiuj meritas specialan rekonon. Ne-komercaj (senkostaj) retejoj, kreitaj kaj/aŭ subtenataj de CALICO-membroj, rajtas ricevi ĉi tiun premion.

ALE-premiojn ricevis lerniloj por lingvoj kun centoj da milionoj da parolantoj, kiel la hispana, araba, kaj rusa, kaj ankaŭ aliaj kun multe pli malgrandaj lingvokomunumoj, kiel ajmara kaj makedona. La gamo de premiitaj retejoj inkluzivas tiujn reprezentantajn konsorcion de instruistoj de pluraj universitatoj, ĝis projektoj subtenataj de unuopulo. Iuj retejoj subtenas lernadon de pluraj lingvoj, dum aliaj koncentriĝas je unu lingvo. Iuj proponas ĉefe lernomaterialojn por lernantoj, dum aliaj pli emfazas ilojn por instruistoj. La komuna fadeno de la ALE-premio estas rekono de elstaraj lingvolerniloj.

Akcenti kaj antaŭenigi la projektojn de la avangardaj esploristoj kaj edukistoj de CALICO estas kaj restas fruktodona kunlaboro.

La ALE-premiito en 2014 estas Resource Center for Teachers of Russian (Rimed-centro por instruistoj de la rusa lingvo).
https://calico.org/, https://calico.org/page.php?id=507#WebsiteAward (ĉi tiu URL ŝanĝiĝos ĉi-aŭtune, post renovigo de la CALICO-retejo)

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de septembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/

Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis 21a de septembro 2014, http://www.pskk.be/

Ĉu vi volas vidi Berlinon kaj lerni Esperanton? Berlino, Germanio, 20a ĝis 21a de septembro 2014 https://docs.google.com/forms/d/1_q1sDsKbdkwvdcTHmPvR2BmFT453kvPLDrJ4Xphvuj4/viewform

Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html

30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis 28a de septembro, http://arkones.org

TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) + Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de; Detaloj pri la klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452

Migrado en la Vogezoj, Pairis, Alsaco, Francio, 4a de oktobro 2014, Engelbert.Sester ĉe t-online.de (Esperantogrupo Oberkirch)

La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/

3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)

Svisa Feria Esperanta Renkontiĝo (SFERO), Vordemwald, Argovio, Svisio, 17-an ĝis 19-an de oktobro 2014, http://esperanto.ch/konkurso

4a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". https://www.esperanto.de/gea.malnova/ema2014.html

AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/638292086208245

Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj


-- 



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Bona Espero

VASTAJ LABOROJ EN BONA ESPERO 21 DE DEZEMBRO DE 2015 Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia informas nin: Koncerne niajn aktualajn eduk-programojn en Bona Espero ni sendas al vi fotojn kaj informon pri nia nuna projekto kunlabore kun la Universitato de Brasilia UNB, pere de sia Centro de  Estudos do Cerrado en Alto PARAISO. Temas pri dujara projekto subvenciata de  CNPq, por instruado pri agroekologio, familia legomproduktado, protekto de akvo-fontoj, nutra sekureco, socia komunikado ktp.  por 50 adoleskantoj elektitaj en 5 " assentamentos" , setlejoj,de nia regiono. La kurso okazas en la  grundoj de la  familioj, sed  periode la gejunuloj kaj profesoroj gastas tutan semajnfinon  en Bona Espero por plenumi teoriajn aktivecojn.  Ni sukcesis subvencion de 2  Rotary kluboj   por liverado al la gelernantoj  de  180 diverstipaj agrikulturaj laboriloj en la valoro de 6 mil realoj. Celo de la projekto estas eviti la fuĝon el la kamparo, gravega problemo en nia regiono de Gojas. Krome ni o...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...