Pular para o conteúdo principal

Evaldo Pauli ne plu estas inter ni!

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 554
2014-08-20


FORPASIS EVALDO PAULI (1925-2014)

Prof. Evaldo Pauli, la plej elstara Esperanto-aganto en la kampo de filozofio dum la lastaj jardekoj, forpasis la 17-an de aŭgusto en Florianópolis, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Sankta Katarino. Li naskiĝis la 24-an de februaro 1925.

Pauli diplomiĝis pri filozofio kaj poste instruis ĝin dum sia tuta vivo. De 1955 ĝis 1985 li estis profesoro de la Federacia Universitato de Sankta Katarino. De 1970 ĝis 1977 li instruis ankaŭ ĉe la Universitato de "Vale do Itajaí" (UNIVALI). Li membris en la Brazila Akademio de Filozofio, en la Historia kaj Geografia Instituto de Sankta Katarino, en la Beletra Akademio de Sankta Katarino kaj en la Akademio Internacia de Sciencoj San-Marino. En la periodo 1950-1967 li estis ankaŭ katolika pastro.

Komence de la 1980-a jaroj Pauli energie ekorganizis filozofian agadon en Esperanto. En la 68-a UK en Budapeŝto en 1983 li fondis Filozofian Asocion Tutmondan, kies prezidanto kaj ĉefa motoro li ĉiam restis. Samjare li lanĉis la filozofian revuon Simpozio, por kies eldonado li starigis la Kulturan Fondaĵon Simpozio. Ĝis 2007 aperis 47 numeroj. Sur la paĝoj de tiu revuo Pauli komencis grandan projekton de filozofia enciklopedio en Esperanto. Krom multaj libroj en la portugala, li aperigis Esperante la verkojn Rekta pensado (1984), Pri dubo kaj certeco (1984), Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985). Li verkis ankaŭ la lernolibron Baza Esperanto / Esperanto básico (1985).

Ekde 1984 Evaldo Pauli estis delegito de UEA kaj fakdelegito pri filozofio. De 1986 ĝis 1992 li reprezentis Brazilan Eperanto-Ligon en la Komitato de UEA. En 2002 li estis elektita Honora Membro de UEA.





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...

Fwd: Kongresa bulteno n-ro 1

    Unua bulteno 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo Ararakŭaro: 18 - 19 oktobro 2014 Sukcesa estas la plej ĝusta vorto por resumi la kunsidon kiu okazis la pasintan monaton en la sidejo de la Sociala Komerca Servo (SESC). En la kunsido partoprenis kelkaj administrantoj kaj funkciuloj de SESC en Ararakaŭro, tri estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj kvin anoj de Ararakŭara E-Klubo. Post ĉirkaŭ 30-minuta kunsido, venis la ĝojiga konfirmo: la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo ricevos de la administrantaro de SESC  plej grandan apogon rilate la uzadon de aparataro kaj prunton de ĝia teatrejo, por la prelegoj kaj artaj aranĝoj, kaj de unu ĉambro, por kurso kaj ludaj aktivadoj. Ni gratulas la lokajn organizantojn pro la antaŭaj kontaktoj kaj preparlaboroj cele al la sukceso de tiu laborkunsido. Kongresa Temo: Multaj homoj ĉiujar...