Pular para o conteúdo principal

Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 549
2014-07-28


Enhavo:

  1. La vojo al kaj en Bonaero: Inaŭguro de la 99-a UK

LA VOJO AL KAJ EN BONAERO: INAŬGURO DE LA 99-A UK

Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99-a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27-an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la argentina ĉefurbo Bonaero.

Komence la prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis la ambasadoroj de Ukrainio kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Gazetara Grupo. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino.

Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado kaj enlande konata politikisto. Li bonvenigis en Esperanto la kongresanojn kaj, daŭrigante hispane, emfazis la gravecon de espero kaj persisto en la strebado de la esperantistoj por pli justa mondo.

Sian bonvenigan saluton la prezidanto de LKK Jorge Cabrara komencis per danko al sia loka teamo, al UEA pro la decido kongresi unuafoje en Argentino, kaj precipe al la kongresanoj pro la preteco de multaj el ili fari longan vojaĝon.

Poste la estraranino de UEA Barbara Pietrzak legis la mesaĝon de L.C. Zaleski-Zamenhof. Li citis la komencon de la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos?. Dum la nuna UK oni provos trovi respondojn kaj solvojn por certigi daŭripovan estontecon por la homaro. La nepo de Ludoviko Zamenhof serĉis kaj trovis ilin en poemo de sia avo:

"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos.



La vicprezidanto de UEA Stefan MacGill anoncis la decidon de la Komitato elekti la brazilan eldoniston kaj literaturiston Gersi Alfredo Bays kiel Honoran Membron de UEA, kaj legis lian biografieton.

Je tiu punkto la prezidanto petis minuton da stara silento, memore al la mortintoj kaj suferintoj dum la antaŭa jaro, ĉu en militoj, malpacoj, ĉu rezulte de naturaj aŭ aliaj katastrofoj.

Rafael Henrique Zerbetto enkondukis la kongresan temon: Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco kaj invitis la kongresanojn al la tri pritemaj kunsidoj, kiuj disvolviĝos sub lia gvido. Li konstatis, ke Ludoviko Zamenhof kreis pli ol lingvon, nome ankaŭ perilon por proksimigi landojn kaj homojn. Esperantistoj strebas esti pacigantoj kaj protektantoj kontraŭ lingva diskriminacio kaj la formorto de lingvoj -- sed kion ili praktike faras? Ne sufiĉas nur uzi Esperanton por atingi sociajn ŝanĝojn kaj daŭripovecon -- necesas konscia engaĝiĝo kaj aktivaj streboj. Gravas atentigi pri la komunika maljusteco, kiam homoj regantaj la anglan uzas ĝin en internaciaj rondoj, ekskludante tiujn, kiu ne regas ĝin. La celo estu flegi socian kaj ekonomian progreson, sed fari tion kun respondeca zorgo pri la ĉirkaŭa medio.

Sekvis la festparolo de la prezidanto de UEA, kies teksto estos dissendita aparte, kune kun resumo pri la dua parto de la inaŭgura programo.

(Laŭ Stefan MacGill)

GERSI ALFREDO BAYS NOVA HONORA MEMBRO DE UEA

En sia unua kunsido sabate la 26-an de julio, la Komitato de UEA elektis la eminentan brazilan esperantiston Gersi Alfredo Bays (1934) kiel Honoran Membron de UEA. La decido estis anoncita en la inaŭguro de la 99-a UK la sekvan tagon.

S-ro Bays eklernis Esperanton en 1947 per germanlingva gramatiko trovita en la lerneja biblioteko. Li estas membro de UEA ekde 1952 kaj dumviva membro ekde 1978. En 1980 li fondis la eldonejon Fonto, kiu fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj en la historio de Esperanto. Ĝi aperigis plurajn dekojn da libroj en Esperanto, originalaj kaj tradukitaj, i.a. kvar verkojn en la Serio Oriento-Okcidento de UEA (La Luzidoj de Luís Vaz de Camões; Cent jaroj da soleco de Gabriel García Marquez; Antologio latina 1 -2, komp. G. Berveling; Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo). Bays verkis ankaŭ mem originalan romanon, La profeto el Pedras (2001), kiu ĉi-jare aperis en angla eldono ĉe Mondial.

De 1980 ĝis 2006 Bays eldonis la beletran revuon Fonto, de kiu aperis 312 numeroj. Ekde 1990 Fonto publikigis la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj. Bays estis administranto-kompostanto de Scienca Revuo en 1978, administranto-eldonanto de la filozofia revuo Simpozio (20 numeroj 1983-1992), kaj kunlaboranto de Monato ekde 1980. Li estis akademiano de 2001 ĝis 2010. En 1996 lia eldonejo Fonto ricevis la FAME-kulturpremion de la germana urbo Aalen.





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Bona Espero

VASTAJ LABOROJ EN BONA ESPERO 21 DE DEZEMBRO DE 2015 Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia informas nin: Koncerne niajn aktualajn eduk-programojn en Bona Espero ni sendas al vi fotojn kaj informon pri nia nuna projekto kunlabore kun la Universitato de Brasilia UNB, pere de sia Centro de  Estudos do Cerrado en Alto PARAISO. Temas pri dujara projekto subvenciata de  CNPq, por instruado pri agroekologio, familia legomproduktado, protekto de akvo-fontoj, nutra sekureco, socia komunikado ktp.  por 50 adoleskantoj elektitaj en 5 " assentamentos" , setlejoj,de nia regiono. La kurso okazas en la  grundoj de la  familioj, sed  periode la gejunuloj kaj profesoroj gastas tutan semajnfinon  en Bona Espero por plenumi teoriajn aktivecojn.  Ni sukcesis subvencion de 2  Rotary kluboj   por liverado al la gelernantoj  de  180 diverstipaj agrikulturaj laboriloj en la valoro de 6 mil realoj. Celo de la projekto estas eviti la fuĝon el la kamparo, gravega problemo en nia regiono de Gojas. Krome ni o...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...