Pular para o conteúdo principal

Elsendoj de Radio Vatikana


​​


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj cxe:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-04-06, dim
Komentario de papo Francisko: Johano 11: 1-46 (1) ... Pri Ruando, en
la 20a datreveno de la genocido; mesagho al la popolo de L Aquila en
la datreveno de katastrofa tertremo; peto por subteno pri la viruso
ebolo en okcidenta Afriko; posha evangelio disdonita en placo Sankta
Petro
​. 
Papo Francisko vizitis la roman parohhejon Sankta Gregoro la Granda;
la papo akceptis fari du pashtistajn vizitojn en Italio ...
Vatikanurbo: la dua internacia konferenco pri la komercado de homaj
estuloj.

2014-04-03, jhau
Papo Francisko renkontis reghinon Elizabetan la duan kaj shian edzon -
la papo akceptis la chefministron de Verda Kabo, s-ron Jose Maria
Neves; "La pregho estas lukto kun Dio" (kp. Eliro 32); la eklezio kaj
la rekonstruado de paco en Ruando; mesagho de kondolenco kaj
proksimeco al la chilia loghantaro post mortiga tertremo; nova mesagho
per Tuitero ... Pakistano: unu tago da fastado kaj preghado por Sawan
Masih kaj Asia Bibi; Afriko: finighis la pinta renkonto Europa
Unio-Afriko - raporto pri la kontinenta ekonomio.

2014-04-02, mer
La geedzigho estas la ikono de la dia amo; saluto al polaj pilgrimuloj
en la 9a datreveno de la morto de papo Johano Paulo la dua; donaco de
knaboj en la Monda Tago de la Autismo ... Vatikanurbo: papo Francisko
renkontos reghinon Elizabeto de Britio, kaj prezidanton Napolitano de
Italio - preparoj por la televida elsendo pri la sanktproklamoj de
papoj Johano la 23a (1881-1963) kaj Johano Paulo la dua (1920-2005) -
nun auskulteblas arkivo de la vochoj de la papoj; Greklando: Europo
donos novan parton de promesita monhelpo; Europo-Afriko: pintokunveno.

(1) Johano 11: 1-46 parole, bilde kaj tekste:
https://www.youtube.com/watch?v=YlrjucBfaxY

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
 (sub Plej novaj programoj)

​Informoj de Mike Leon​


Video Evangelio: 5a DIMANĈO DE KARESMO (A)
En tiu tempo malsaniĝis homo nomata Lazaro,
el Betania, la vilaĝo de Maria kaj de ŝia fratino Marta.
La fratinoj sendis anoncon al Jesuo:
„Sinjoro, tiu kiun Vi amas, estas malsana. "
Jesuo, aŭdinte tion, diris:
„Ĉi tiu malsano ne estas mortiga;
sed ĝi montros la gloran povon de Dio kaj de lia Filo. "
Jesuo amis Martan, ŝian fratinon Marian kaj Lazaron.
Kiam Li sciiĝis, ke Lazaro estas malsana,
Li atendis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie Li troviĝis;
poste Li diris al la disĉiploj: „Ni reiru en Judeon. "
Kiam Jesuo alvenis, Lazaro jam kvar tagojn estis entombigita.
Tuj, kiam Marta eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas,
ŝi iris al Li renkonte; dum Maria restis en la domo.
Tiam diris Marta al Jesuo:
„Sinjoro, se Vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta!
Tamen ankaŭ nun mi scias,
ke kion ajn Vi petos de Dio, tion Dio donos al Vi".
Jesuo diris al ŝi: „Via frato reviviĝos."
Marta respondis: „Jes, li reviviĝos en la lasta tago."
Jesuo diris al ŝi: „Mi estas la reviviĝo kaj la vivo.
Kiu kredas je Mi, eĉ se li mortus, vivos;
eĉ, ĉiu kiu vivas kaj kredas je Mi, ne mortos poreterne.
Ĉu vi tion kredas?"
Kaj ŝi respondis: „Jes, Sinjoro, mi kredas ke Vi estas la Mesio,
la Filo de Dio, kiu venas en la mondon.
Li profunde emociiĝis kaj demandis: „Kie vi lin metis?"
Ili diris al Li: „Sinjoro, venu kaj vidu."
Jesuo ploris.
La Judoj do diris: „Jen kiel Li lin amis!"
Sed kelkaj diris:
„Ĉu Li, kiu malfermis la okulojn de la blindulo,
ne povis kaŭzi, ke ankaŭ tiu ne mortu?"
Tiam Jesuo denove emociiĝis kaj venis al la tombo.
Ĝi estis groto kun ŝtono antaŭ la enirejo.
Jesuo diris: „Forigu la ŝtonon."
Marta, la fratino de la mortinto, diris al Li:
„Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie jam kvar tagojn."
Sed Jesuo diris al ŝi:
„Ĉu Mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?"
Oni forigis la ŝtonon.
Jesuo levis siajn okulojn kaj diris:
„Patro, Mi dankas al Vi, ĉar Vi elaŭdis Min.
Mi ja scias, ke Vi ĉiam elaŭdas Min;
sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso Mi tion diris,
por ke ili kredu, ke Vi Min sendis."
Dirinte tion, Li laŭte vokis: „Lazaro, elvenu!"
La mortinto elvenis,
kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj,
kaj la vizaĝo ĉirkaŭligita per viŝtuko.
Jesuo diris: „Malligu lin kaj lasu lin iri."
Multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria kaj vidis, kion Jesuo faris,
ekkredis je Li.
​​


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Bona Espero

VASTAJ LABOROJ EN BONA ESPERO 21 DE DEZEMBRO DE 2015 Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia informas nin: Koncerne niajn aktualajn eduk-programojn en Bona Espero ni sendas al vi fotojn kaj informon pri nia nuna projekto kunlabore kun la Universitato de Brasilia UNB, pere de sia Centro de  Estudos do Cerrado en Alto PARAISO. Temas pri dujara projekto subvenciata de  CNPq, por instruado pri agroekologio, familia legomproduktado, protekto de akvo-fontoj, nutra sekureco, socia komunikado ktp.  por 50 adoleskantoj elektitaj en 5 " assentamentos" , setlejoj,de nia regiono. La kurso okazas en la  grundoj de la  familioj, sed  periode la gejunuloj kaj profesoroj gastas tutan semajnfinon  en Bona Espero por plenumi teoriajn aktivecojn.  Ni sukcesis subvencion de 2  Rotary kluboj   por liverado al la gelernantoj  de  180 diverstipaj agrikulturaj laboriloj en la valoro de 6 mil realoj. Celo de la projekto estas eviti la fuĝon el la kamparo, gravega problemo en nia regiono de Gojas. Krome ni o...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...