Pular para o conteúdo principal

Situacio en Ukrainio kaj Esperanto-movado



Situacio en Ukrainio kaj Esperanto-movado

– de Dima Ŝevĉenko en http://www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/713025 –


Karaj amikoj! Multaj el vi diversmaniere sekvas novaĵojn pri tio, kio okazas nun en Ukrainio.

Mi neniam volis komenti iujn politikajn aferojn, ĉar ĝenerale politiko aspektas por mi, kiel iu globala "trompludo", en kiu ni, la kutimaj homoj, ne havas eblecon ion ŝanĝi aŭ ion decidi.

Nun okazis tiel, ke "malgranda" konflikto en Ukrainio tre rapide transformiĝis al la globala milito, kiun partoprenas preskaŭ ĉiuj gravaj politikaj kaj militaj fortoj de la mondo. Esperantistoj estas nur "garantiuloj" kaj pretervolaj partoprenantoj de la situacio.

Mia familinomo estas la sama, kiel tiu de Taras Ŝevĉenko - la fondinto de la moderna ukraina literaturo. Tamen mi naskiĝis en Moskvo kaj ne konas la ukrainan lingvon.

Por mi ne tiom gravas ĉu Ukrainio aŭ ĝia parto iĝos parto de Rusio aŭ male estonte ambaŭ sendependaj landoj iĝos parto de Eŭropa Unio (aŭ iu alia granda ŝtato). Ĉiu popolo rajtas elekti la propran vojon kaj decidi, kiamaniere pli komforte kaj pace kunvivi kun la aliaj.

Refoje la registaroj strebas malproksimigi tiun ĉi celon, semas malamon inter ni, manipulante niajn cerbojn per diversaj amaskomunikilaj metodoj.

Ni jam spertis epokon de "Fera kurteno", kiam "okcidentaj" kaj "orientaj" esperantistoj estis dividitaj. Tio kaŭzis tion, ke la ĉefaj E-movadaj organizoj, strukturoj aranĝoj ktp. iĝis plejparte "okcidentEŭrop-orientitaj". Kiam la "Fera kurteno" falis "orientaj" esperantistoj kaj ilia kontribuo al la monda Esperanto-movado kaj kulturo ekaktiviĝis. Esperanto iĝis vere multe pli internacia ilo.

La plej grava celo de Esperanto estas paca komunikado kaj kunvivado de ĉiuj popoloj de la mondo. Pasis jaroj kaj nuntempaj politikistoj konstruas novan "Feran kurtenon", kiu promesas iĝi eĉ pli danĝera por Esperanto, ol tiu antaŭa. Militoj, ekonomikaj kaj politikaj bataloj detruas E-movadon.

Ĝuste Esperanto protektas la naciajn lingvojn per sia neŭtraleco. Tamen la politikistoj nur unuavide subtenas "protekton" de la naciaj lingvoj. Ekz. tiu ĵusa histerio pri la rusa lingvo en Ukrainio. Rusia ŝtato kvazaŭ "volas protekti" rusan lingvon, tamen malpublike trudas lernadon de la angla amase kaj ĉie.

Kio okazas nuntempe:

  • Loĝantoj de Rusio kaj Ukrainio havas grandajn problemojn por viziti EU-landojn (kie historie okazas plejparto de gravaj E-eventoj). Tio iĝas pli kaj pli malfacile, la ŝtatoj pli kaj pli striktigas regulojn de tiaj vojaĝoj. Nuntempe, por ekz. civitano de Rusio povu partopreni iun E-kongreson en EU, devas pasi multajn formalajn procedurojn, elspezi multe da tempo kaj mono, humiliĝi antaŭ la diversaj ŝtataj instancoj. Same loĝantoj de EU havas multajn problemojn por viziti Rusion. Post tiu ĉi konflikto sendube tio iĝos ankoraŭ pli malfacile. Pro tio stagnas internacia komunikado dum E-aranĝoj en Rusio.

  • Dum 2014 jaro en Ukrainio (ankaŭ en Krimeo) estas planataj minimume 5 relative grandaj internaciaj E-aranĝoj kaj pluraj malpli grandaj. Verŝajne plejparte ili estos nuligitaj, sed eĉ se iuj el ili okazos, apenaŭ esperantistoj el Rusio kaj EU povus veni tien pro la kompreneblaj cirkonstancoj.

  • Kio okazos kun la unua rusia SES, kiu estas planata ĉi aŭguste apud Moskvo kaj aliaj E-aranĝoj? Neniu nun povas prognozi, tamen mia ial pensas, ke nenio bona...

  • Pro tiu ĉi konflikto kutimaj homoj (do ankaŭ esperantistoj) en Rusio kaj Ukrainio draste malriĉiĝas. Tio signifas, ke ili havos malpli da monrimedoj kaj tempo por la regiona E-movado kaj vojaĝoj eksterlanden. Nuntempe tio okazas plej akre en Ukrainio, kiu situas sur la "sojlo" de la ekonomika kolapso. Tamen "eĥo" aperis ankaŭ en Rusio. Ekz. nur dum du pasintaj monatoj rublo malplikostiĝis je 10-15%, kompare al eŭro kaj dolaro. Kaj tio estas nur komenco... Do, tio signifas, ke se iu rusia esperantisto ekvolus nun veturi al iu Eŭropa E-aranĝo li devus elspezi je 10-15% pli, ol antaŭ 2 monatoj!

  • Same okazas granda bato al eĉ sen tio malforta "Esperanto-infrastrukturo". Ekz. pro falo de rublo prezoj por eldoni librojn kaj lernolibrojn de Esperanto kreskegas, sed esperantistoj ne havas eblecon aĉeti ilin plikoste. Krome, ekz. nia eldonejo Impeto estas la plej granda liveranto de Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj por Ukrainio. Mi dubas, ke pro tiu ĉi krizo novaj Esperanto-lernantoj en Ukrainio povus ricevi la bezonatajn studmaterialojn dum la venontaj monatoj.

Tio estas nur kelkaj aktualaj pritaksoj de la situacio.

Kaj fine, esperantistoj estas kutimaj homoj. Foje ili akceptas iujn politikajn opiniojn de iu el la militantaj flankoj kaj tiamaniere dispecigas E-movadon, detruante ĝiajn ĉefajn trajtojn.

Kion fari?

-----

Fonto: http://www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/713025

                  Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.facebook.com/Ret.Info



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Bona Espero

VASTAJ LABOROJ EN BONA ESPERO 21 DE DEZEMBRO DE 2015 Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia informas nin: Koncerne niajn aktualajn eduk-programojn en Bona Espero ni sendas al vi fotojn kaj informon pri nia nuna projekto kunlabore kun la Universitato de Brasilia UNB, pere de sia Centro de  Estudos do Cerrado en Alto PARAISO. Temas pri dujara projekto subvenciata de  CNPq, por instruado pri agroekologio, familia legomproduktado, protekto de akvo-fontoj, nutra sekureco, socia komunikado ktp.  por 50 adoleskantoj elektitaj en 5 " assentamentos" , setlejoj,de nia regiono. La kurso okazas en la  grundoj de la  familioj, sed  periode la gejunuloj kaj profesoroj gastas tutan semajnfinon  en Bona Espero por plenumi teoriajn aktivecojn.  Ni sukcesis subvencion de 2  Rotary kluboj   por liverado al la gelernantoj  de  180 diverstipaj agrikulturaj laboriloj en la valoro de 6 mil realoj. Celo de la projekto estas eviti la fuĝon el la kamparo, gravega problemo en nia regiono de Gojas. Krome ni o...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...