Pular para o conteúdo principal

Ekspozicio pri 'Esperanto kaj kolektado'

Ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" demandas pri viaj kolektoj

La 27-an de septembro en 2014  (kadre de la tutŝtata filetala ekspozicio) okazos ankaŭ  inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio kun la supra temo en la Esperanto-Muzeo Svitavy en Ĉehio. Por ke ĝi estu laŭeble plej kvalita kaj bunta, organizantoj bonvenigus kunlaboron de Esperanto-kolektantoj!

Ni serĉas interesiĝantojn, kiuj pretus senpage disponigi por unu jaro elekton el siaj kolektoj. Bona pritrakto kaj protekto kontraŭ damaĝo aŭ ŝtelo estos prizorgita. Nomoj (kaj laŭ interkonsento fotoportretoj) de la ekspoziciantoj estos videble menciitaj. ĈEA pretas repagi sendokostojn de la pruntedonantoj kaj siakoste ankaŭ bonorde resendi la materialojn post fino de la ekspozicio.

Ni serĉas ekspoziciaĵojn en la sekvaj kategorioj:

1.) "Esperantaĵoj" (prioritate filatelaĵoj:  poŝtmarkoj kaj kovertoj, kaj tridimensiaj objektoj (suveniroj kun Esperanto-motivoj, kuriozaĵoj) sed ankaŭ insignoj, glumarkoj, medaloj, kalendaroj ktp (ne tiom bildkartoj, krom historiaj ĝis 1939).

2.) "Kion kolektas esperantistoj" - specimenoj el diverstemaj kolektaĵoj pri NEesperantaj temoj: ekz. moneroj kaj bankbiletoj, artaĵoj, popolmetiaj objektoj, folkloraj pupoj, ludiloj ĝenerale  k.t.p.

3.) "Kuriozaj suveniroj el eksterlando"

Bv. sendi vian ĝeneralan oferton al la adreso muzeagrupo@esperanto.cz (kun priskribo kaj laŭeble fotaĵoj de la ekspoziciaĵoj). Nur post konkreta interkonsento bv. sendi la elektitajn objektojn. Alikaze ĈEA ne garantias kovron de sendokostoj aŭ ekspoziciigon. Eblas kompreneble ankaŭ persona transdono en Svitavy (aŭ dum Regiona renkontiĝo en Litomyšl). Dankon por via komprenemo, ni antaŭdankas vian intereson, kaj antaŭĝojas pri la kunlaboro!

laŭ Retkomunikoj de ĈEA, 2014/01

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Bona Espero

VASTAJ LABOROJ EN BONA ESPERO 21 DE DEZEMBRO DE 2015 Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia informas nin: Koncerne niajn aktualajn eduk-programojn en Bona Espero ni sendas al vi fotojn kaj informon pri nia nuna projekto kunlabore kun la Universitato de Brasilia UNB, pere de sia Centro de  Estudos do Cerrado en Alto PARAISO. Temas pri dujara projekto subvenciata de  CNPq, por instruado pri agroekologio, familia legomproduktado, protekto de akvo-fontoj, nutra sekureco, socia komunikado ktp.  por 50 adoleskantoj elektitaj en 5 " assentamentos" , setlejoj,de nia regiono. La kurso okazas en la  grundoj de la  familioj, sed  periode la gejunuloj kaj profesoroj gastas tutan semajnfinon  en Bona Espero por plenumi teoriajn aktivecojn.  Ni sukcesis subvencion de 2  Rotary kluboj   por liverado al la gelernantoj  de  180 diverstipaj agrikulturaj laboriloj en la valoro de 6 mil realoj. Celo de la projekto estas eviti la fuĝon el la kamparo, gravega problemo en nia regiono de Gojas. Krome ni o...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...