Pular para o conteúdo principal

ALVOKO POR EFIKA INFORMADO: Tago de la Paco (29.Sept)



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 470
2012-09-06


BARBARA PIETRZAK ALVOKAS POR EFIKA INFORMADO

Karaj Gekolegoj,

Kvankam ankoraŭ freŝaj estas la rememoroj pri la pasintaj feriaj semajnoj kaj Esperanto-aranĝoj, la komenco de septembro signifas rekomencon de laboro kaj aktivado en niaj asocioj, kluboj kaj rondoj. Tiu laboro daŭris ankaŭ en la pasintaj monatoj, aparte lige kun la 125-jariĝo de Esperanto, pasinta la 26-an de julio. En diversaj lokoj estis organizitaj porokazaj eventoj; multaj esperantistoj tiuokaze estis intervjuitaj en publikaj radiaj kaj televidaj programoj. Espereble jarfine eblos legi raporton pri la tutjara esperantista engaĝiĝo.

Eĉ se la tago pasis, la fakto de Esperanto funkcianta seninterrompe de pli ol 125 jaroj daŭre estas utiligebla en nia rekomenciĝanta laboro, precipe sur la informa kampo.

En septembro jam tradicie kiel datojn aparte taŭgajn por la ekstera informado ni utiligas kaj rekomendas la Internacian Tagon de Paco (21.09) kaj la Eŭropan Tagon de Lingvoj (26.09). Ambaŭ en 2012 estas festataj la 11-an fojon. En diversaj retlistoj jam eblas legi pri kelkaj entreprenitaj kaj planitaj agadoj. Estas tamen ankoraŭ tempo tiajn agadojn entrepreni en aliaj lokoj, kie laboro nur nun rekomenciĝas.

En la kunteksto de la Internacia Tago de Paco, kies celo estas subteni la ideon de paca kunvivado de popoloj kaj nacioj, estas utiligeblaj kaj reliefigendaj tiuj vortumoj de la Kongresa Rezolucio de la Hanoja UK, en kiuj estis konfirmita la graveco de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto, kiu lingvo, t.e. Esperanto, proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.

La Eŭropa Tago de Lingvoj la 26-an de septembro estas konceptita kiel tago plialtiganta la konscion de milionoj da eŭropanoj pri la multlingveco kaj multkultureco de Europo, kiel tago instiganta ilin lerni fremdajn lingvojn. La premiso estas, ke ĉiu loĝanto de Europa Unio parolu almenaŭ du fremdajn lingvojn.

Tamen la lingvorealon en EU konsistigas ne sole la oficaj lingvoj de la Unio, sed ankaŭ pli ol 60 regionaj kaj minoritataj lingvoj. Samtempe kun la kreskanta nombro de enmigrintoj en Eŭropo aperas ĉiam pli da novaj lingvoj; tiel i.a. en Londono, Parizo, Bruselo kaj Berlino aŭdiĝas eĉ po kelkcent lingvoj ĝis antaŭnelonge en Eŭropo ne uzataj. Tia estas la lingva realo en Eŭropo, en kiu praktike la internacian rolon arogis al si la plej forta nacia lingvo. Do eĉ kono de du-tri fremdaj lingvoj ne certigas egalnivelan, justan interhoman kaj interkulturan komunikadon.

Tiu situacio pravigas nin atentigi pri la 125 jarojn funkcianta Esperanto, kiu – kiel vortumas la nunjara Kongresa Rezolucio - proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.

Nia informa porekstera agado ne finiĝos en septembro. Jam nun oni notu du laŭvicajn tagojn, taŭgajn por nia interna laboro sed ja ankaŭ por la ekstera informado: la Ago-Tago (la unua sabato de oktobro) kaj la Zamenhof-Tago (la 15-a de decembro).



Sukcesan kaj efikan informan laboron deziras kun la espero legi multajn raportojn,

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado


---
Esperanto@Brazilo - 
http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Bona Espero

VASTAJ LABOROJ EN BONA ESPERO 21 DE DEZEMBRO DE 2015 Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia informas nin: Koncerne niajn aktualajn eduk-programojn en Bona Espero ni sendas al vi fotojn kaj informon pri nia nuna projekto kunlabore kun la Universitato de Brasilia UNB, pere de sia Centro de  Estudos do Cerrado en Alto PARAISO. Temas pri dujara projekto subvenciata de  CNPq, por instruado pri agroekologio, familia legomproduktado, protekto de akvo-fontoj, nutra sekureco, socia komunikado ktp.  por 50 adoleskantoj elektitaj en 5 " assentamentos" , setlejoj,de nia regiono. La kurso okazas en la  grundoj de la  familioj, sed  periode la gejunuloj kaj profesoroj gastas tutan semajnfinon  en Bona Espero por plenumi teoriajn aktivecojn.  Ni sukcesis subvencion de 2  Rotary kluboj   por liverado al la gelernantoj  de  180 diverstipaj agrikulturaj laboriloj en la valoro de 6 mil realoj. Celo de la projekto estas eviti la fuĝon el la kamparo, gravega problemo en nia regiono de Gojas. Krome ni o...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...