Pular para o conteúdo principal

Postagens

La 100a UK en Lilo, Francio - Sukcesa Aliĝo!

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 566 2015-01-19 JAM 1570 ALIĜIS AL LA 100-A UK La aliĝado al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en la franca urbo Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) evoluas ŝtorme. Ĝis la 19-a de januaro estis registritaj 1570 aliĝintoj el 66 landoj. Duonan jaron antaŭ sia komenco la jubilea UK estas jam klare pli granda ol la lastaj kvin UK-oj kaj en la historia statistiko ĝi lasas sub si jam 41 kongresojn. La nombro kreskas ĉiutage kaj verŝajne ankoraŭ en januaro la 100-a UK superos la definitivan nombron de pli ol 50 kongresoj. Kun 464 aliĝintoj la kongreslando Francio okupas senrivale la unuan lokon en la provizora statistiko. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Germanio (130) kaj Japanio (104). Ĝis la UK al la "klubo de 100" antaŭvideble aldoniĝos ankaŭ Belgio kaj Pollando (po 68), Brazilo kaj Nederlando (po 63), Italio (44) kaj Britio (40). Aliaj pintaj landoj meze de januaro estas Hispanio (39), Korea Respubliko (35), Svisl...

Vira pensmaniero

​ ​Juna virino translokiĝis al vilaĝo kaj decidis bredi kokinojn. Do, ​ŝi ​demandas sian najbaron: - Kiom da kokinoj mi devu aĉeti, por ke sufiĉos ovoj por miaj familianoj? - Aĉetu 15 kokinojn kaj 1 kokon - proponas la najbaro . Post kelkaj tagoj, la najbaro vizitas la junan dommmastrinon kaj vidas, ke apud ĉiu aĉetita kokino paŝas koko. - Kiom da kokoj vi aĉetis ?!! - demandas ŝin la tre surprizita najbaro. - Nu ... nur tiom, kiom da kokinoj! - Kial?!! Sufiĉas unu aŭ du ! La virino, per riproĉa voĉo, respondis : - Nur vi tiamaniere pensas! Sed tio estas tipa vira vidpunkto! --  Kontribuo de Roze.​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/18/2015 02:25:00 PM

​PMA Informilo - 2015.01.18 - n-ro: 004

​​ PMA Informilo - 2015.01.18 - n-ro: 004 V idu tiun retmesaĝon en via navigilo ...

[GRAMATIKERO] ĈIE

ĈIE Advérbio que significa : "Em todo lugar" - Kun Dio vi iros ĉie n , sen Dio nenien. (Com Deus você irá a todo lugar, sem Deus a lugar nenhum.) -  De ĉie venintaj, ili plenigis la placon. (Vindos de todos os lugares, eles encheram a praça.) -  Dio estas ĉiopova kaj ĉie estanta. (Deus é onipotente e onipresente.) - Nun ĉie regas la ĝojo. (Agora em todo o lugar a alegria domina.) -  Li vojaĝas ĉie n, kaj ĉie oni lin renkontas. (Ele viaja para todo lugar e em todo lugar o encontram.) - Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie . (Ele era o gênio do aposento e se encontrava em todo lugar. ) - En nia vojaĝo, ni trovis bonegajn restoraciojn ĉie . (Em nossa vigem, encontramos ótimos restaurantes em todo lugar.) - Ŝi staris sur la ponto kaj direktis la okulojn ĉie n , al la horizonto, sur la akvon, al la ŝipo. (Ela estava  na ponte e dirigiu os olhos para todo lugar, ao horizonte, p...

Malmultekosta logxeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto

​​ Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio Malmultekosta loĝeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto Moskvo estas belega, admirinda, suberba urbo, sed bedaŭrinde unu el la plej multekostaj lokoj en Eŭropo. Tamen danke al la ŝparkostaj flugoj hodiaŭ oni jam povas relative favorpreze veturi al ĝi, kaj ankaŭ la dorsosakaj turistoj povas trovi tranoktejon – ĉefe, se ili scipovas Esperanton. En la retlisto de IKEF ni legis la informon, ke rusa esperantisto malfermis mini-pansionon, transformita el loĝejo, kie ankaŭ eksterlandaj turistoj estas bonvenaj - eble kun nemulta komforto, sed kun vere malaltaj prezoj – laŭ la tieaj mezuroj. -------- Anatoli Gulidov < tung88@mail.ru > skribis: Saluton, geamikoj! Mi gratulas ĉiujn okaze de novjara festo, deziras en nova 2015 jaro sukcesojn en laboroj kaj feliĉon en vivo. Nun, antaŭ la novjaro ni malfermas mini-hotelon pretan por akcepti 24 gastojn. Tio okazas danke al kunlaboro de esperantistoj de du diversaj land...

Ho, ĉikanuloj!

Viro diris al sia amikino: - Mi scias manieron ekhavi libertagojn.... - Ho, kiel vi faros tion? – demandas la amikino. - Mi  vidigos vin - diris la viro. Tuj li supreniris per la muro kaj pendis  sin  de la plafono kapo-malsupren, kiel vespertoj interne de   kaverno. En tiu momento eniris la estro, kiu vidis la pendantan oficiston kaj demandis: - Vi estas   frenezulo? Kion vi faras tie? - Mi estas lampo....respondis la oficisto. - Hummmmm... mi opinias ke vi bezonas kelkajn libertagojn....Iru hejmen! Aŭdinte tio, la viro malsupreniris kaj iris rekte al la pordo. Lia amikino tuj lin sekvis... La estro tiris ŝin per la mano kaj demandis al ŝi:: -Kien  vi pensas iri? - Mi iros hejmen. Kiel mi povos labori sen lumo????? --  ​Kunlaboro de Roze.​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/16/2015 09...

Vizito al la fajrobrigado en San-Paŭlo

  Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 146      16/01/2015       Esperantistoj vizitas kazernon kaj lernejon de fajrobrigadistoj     La pasintan vendredon, alvenis en Sanpaŭlo la rusa esperantistino Tatjana Loskutova. Unuafoje ŝi vizitas la landon interalie por partopreni en la 50a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazos ĉi-monate en Rio. Ŝi laboras kiel lingvo-instruisto en la Ivanova Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio pri Ekstremaj Situacioj, en Rusujo. Atende al ŝia deziro konatiĝi kun iu brazila lernejo por formado de fajrobrigadistoj, estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kontaktis la esperantiston el Mogi das Cruzes, leŭtenanton Mauro Nepomuceno, kiu aranĝis du specialajn vizitojn por la alilanda gasto. La unua tuttaga vizito, al la 17a Kazerno de Fajrobrigadistoj en Mogi das Cruzes (portugale 17º GB), okazis la 10an de januaro 2015 - la pasintan sabaton. 15 geesperantisto...