Pular para o conteúdo principal

Postagens

EASP-kuriero 127

  Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 127      04/06/2014       Filmo-amuzo por lerno-uzo     Pasintsabate, la 31an de majo, la filmo-klubo de EASP duafoje regalis la ĉeestantojn per spektado de mallonga filmo. Ĉi-foje la elektita filmo estis la 9-minuta animacio Pajerama , direktita de la brazilano Leonardo Cadaval en 2008. Pajerama en la tupia lingvo signifas estontan ŝamanon. Dum ordinara ĉasado en la arbaro, juna indiĝeno estas iom post iom sieĝata de strangaj okazaĵoj kondukantaj lin tra tempa-spaca spirhaltiga travivaĵo. La bildfilmo spekteblas en la retejo < portacurtas.org.br >. Filmoklubo ankaŭ en Lorena La sekvan tagon, la 1an de junio, la filmoklubo de EASP regalis ankaŭ la ĉeestantojn de la Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo, okazinta en la Kulturdomo de Lorena, per la animacia filmo La nigra kravato ( Le noeud cravate , en la franca), filmita de Jean-François Léves...

Renkonto en Loreno - Sud-paraiba Valo.

​ La 1-an de junio 2014 okazis en la urbo Lorena, en la brazila shtato San-Paulo, unu pli Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo. En tre agrabla etoso, kunsidis pli ol kvardek homoj el deko da urboj el tri shtatoj. De la naua horo ghis la dek-sesa kaj duono chiuj kunvenis che la  Kulturdomo de Lorena. Post akcepta luncho, Aleksandro Prado prelegis pri rimedoj por havigo de flueco en fremda lingvo – inkluzive de Esperanto. La publiko vigle diskutis la aferon. Antau la tagmangho, la tuta grupo promenis tra la urbocentro portante Esperantan flagon kaj rubandojn, disdonante centojn da flugfolioj – kaj vizitante historiajn konstruajhojn. Posttagmeze, oni auskultis "Guton da gramatiko" kaj  paroligan ekzercon per projekciado de interesveka filmeto (sub la gvido de José Roberto Tenório, prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paulo). Sekvis informoj fare de Givanildo Ramos Costa (Kultura Kooperativo de Esperatistoj), Alan Argolo (Asocio Espera...

Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2014-06-01, dim Komentario: Johano 17: 1-11 ... En la soleno de la Chieleniro de la Sinjoro; preghoj por Ukrainio kaj Centrafrika Respubliko; pri la Monda Tago de la Socikomunikiloj kaj la beatproklamo de Patrino Espero (1893-1983) ... Papo Francisko preghos venontdimanche kune kun la prezidantoj de Israelo kaj Palestino; inauguro en Romo de la 37a nacia arigho de la Movado Renovigho en la Sankta Spirito; nova titolo por la Dipatrino; neforgesebla tago che la papo por centoj da infanoj el Napolo kaj Romo; granda doloro pro la nesolvita krizo en Sirio; instigoj al la nove ordenita monsinjoro Fabio Fabene ... Kamerunio: pastroj kaj religulino liberigitaj; Sudano: mortkondamnita kristanino povus esti baldau liberigita; Mjanmaro: dauras la kampanjo de Aung San Suu Kyi por reformo de la konstitucio. 2014-05-29, jhau Nova mesagho per Tuitero ... Informoj pri papo Francis...

Subteno de UEA por neŝtataj kolektoj kaj Esperantaj bibliotekoj

Subteno de UEA por neŝtataj kolektoj kaj Esperantaj bibliotekoj BIBLIOTEKA APOGO BACHRICH EKFUNKCIAS Danke al malavara donaco de la gefiloj de Johano kaj Maria Bachrich, UEA povis denove starigi fondaĵon por subteni la pliriĉigon de la kolektoj de Esperanto-bibliotekoj. Ekde 1997 funkciis Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies kapitalo elĉerpiĝis en 2011. Lastatempe la gefiloj de ges-roj Bachrich donacis al UEA 20.000 USD (ĉ. 14.500 EUR) kiel kapitalon de la Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich. La estraro de UEA akceptis kun granda dankemo la donacon, kiu laŭ la interkonsento kun la gefiloj Bachrich ebligos subvenciojn dum dek jaroj. Johano (Juan) Bachrich estis eminenta venezuela esperantisto, kiu naskiĝis en 1921 en Vieno kaj lernis Esperanton en 1938 en Zemun (Jugoslavio). Ekde 1948 li vivis en Venezuelo. Li estis longe la motoro de Venezuela Esperanto-Asocio, kiun li reprezentis en la Komitato de UEA ekde 1978 ĝis sia ...

Gramatikero: ONI

Vizitu:  http://gramatikero.blogspot.com.br/ Oni Pronome pessoal indefinido, usado quando o sujeito é indeterminado. Por exemplo, "oni diras" pode se traduzir como: "diz-se", "dizem", "a gente (com sentido de indeterminação, generalidade) diz". - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. (No tempo ruim pode-se facilmente se resfriar.) - Kiam oni estas riĉa, oni ĉiam havas multajn amikojn. (Quando se é rico sempre se tem muitos amigos.) - Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. (Dizem que a verdade sempre vence.) - Ĉu oni parolas pri li aŭ ne? Estão falando sobre ele ou não?) - Oni manĝas tie ĉi tre bone. (Aqui come-se muito bem.) - Tiam subite oni aŭdas laŭtan sonon, kvazaŭ revolveran ekpafon. (Então de repente ouviu-se um som alto, como se fosse um tiro de revólver.) - Io okazis; pri tio ĉi oni ne povis dubi. (Algo aconteceu; sobre isto não se podia duvidar.) ...

Fwd: EASP-kuriero 126

  Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 126      28/05/2014       Agrabla promeno al ĉarma Loreno     La 1-an de junio 2014, dimanĉe, okazos en la urbo Loreno unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo. La aranĝon pluan fojon gastigos la Kulturdomo de Loreno, situanta ĉe la strato Viscondessa Castro Lima, n-ro 10. La organizantoj de la evento estas anoj de Lorena Esperanto-Klubo (LEK), kiuj proponas jenan programon: 09h00     Akcepto, salutoj 10h00     Prelego (Aleksandro Serafim) 11h00     Promeno laῠ historia strato en Lorena, kun disdonado de flugfolioj. 12h00     Tagmanĝo 14h00     Guto da Gramatiko 14h20     Paroliga-diskutiga prezento per projekciado de filmo 15h00     Esperanto-Asocioj prezentas sian agadon (KKE kaj AERĴ) 15h30     Pri la revuo "Brazila Esperantisto" (Francisco S. Wechsler) 16h00     "Ĉu poezio estas necesa?" (Maria Nazaré Laroca) 17...

Vocxdonu por Esperanto en Duolingo

​ From: Lu Wunsch-Rolshoven Date: 2014-05-21 7:10 GMT-03:00 Subject: [DEN] Voĉdonu por Esperanto en la lingvolernila paĝo Duolingo! (Bv. plusendi al pliaj retlistoj, enmeti en retejojn, publikigi ĉe Facebook...) Voĉdonu por Esperanto en la lingvolernila paĝo Duolingo! Saluton! Antaŭ du jaroj kreiĝis nova lingvolernila retejo, "Duolingo", https://www.duolingo.com/  - kaj ĝi furoras. Aktuale ĝi ofertas dekon da lingvoj. Se vi deziras, ke aldoniĝu Esperanto, voĉdonu por tio, plej laste ĝis dimanĉo, 25-a de majo, 3 PM CST (20-a horo en centra Eŭropo), ĉe https://docs.google.com/forms/d/152lVIIf-KrofJrXKDPvzOJc66QswaySWoYcisaa_EbM/viewform (anglalingva - sed sufiĉas meti punkton ĉe la vorto "Esperanto" ka ​j  klaki al "submit"). Se vi deziras, ke ankaŭ aliaj voĉdonu por Esperanto, ne hezitu plusendi tiun ĉi atentigon! Jen informo pri la enketo (ankaŭ anglalingva; kun malpli komplika adreso...):  https://www.duolingo.com/comment/3035609 Oka...